Denuncas Kubo la daŭran trudiĝon de la usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-03 10:04:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Deklaro de la kuba registaro

Havano,  feb 3 (RHK) La kuba registaro hodiaŭ publikigis deklaron, en kiu ĝi denuncas la ekonomian, komercan kaj financan blokadon formale trudita de Usono la 3-an de februaro 1962, validan de pli ol 60 jaroj.

En la  la teksto, publikigita en la retejo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj, Cubaminrex, Kubo komdamnas la formaligitan kriman politikon de Usono.

La Deklaro de la Revolucia Registaro denuncas la validecon dum pli ol 60 jaroj de la ekonomia, komerca kaj financa blokado, kiam la  tiama prezidento John F. Kennedy publikigis Proklamon 3447, kiu dekretis entute “ embargo" pri komerco kun nia lando laŭ sekcio 620 (a) de la Eksterlanda Asistado-Leĝo. Tiamaniere, la agresemaj kaj unuflankaj ekonomiaj agoj kiuj estis aplikitaj kontraŭ Kubo ekde la revolucia triumfo ricevis oficialan karakteron.

Ekde tiam, la politiko de sieĝo kaj ekonomia sufokado firmiĝis kiel la centra akso de la strategio celanta limigi la legitiman rajton de la kubanoj defendi sian suverenecon kaj forĝi emancipan projekton, fremdan al imperiisma regado.

La ĉefa pravigo tiam uzata de Usono por apliki ĉi tiun rimedon estis la rilato de Kubo kun la socialismaj landoj, kiuj supozeble subfosis "la principojn de la interamerika sistemo" kaj la usona kaj hemisfera sekureco. Kun la tempo, la pretekstoj variis, sed la celoj restis la samaj.

La plej ekzakta difino de la realaj celoj de la politiko al Kubo estis jam proklamita en la memorando de la Ŝtata Subsekretario, Lester D. Mallory, de la 6-a de aprilo 1960: " provoki seniluziiĝon kaj malkuraĝigon per ekonomia malkontento kaj malfacilaĵo (...). malfortigi la ekonomian vivon neante al Kubo monon kaj provizojn por redukti nominalajn kaj realajn salajrojn, kaŭzi malsaton, malespero kaj renverso de la registaro”.

Ekde 2019, la reguloj de ekonomia devigo atingas kvalite pli altan agresemon. Nekonvenciaj militiniciatoj, netaŭgaj por pacaj tempoj, estas aplikataj por senigi Kubon je fuelprovizoj.

En la kunteksto de la konfrontiĝo kun Kovim-19, la plifortigo de la blokado atingas nesuspektatajn limojn de krueleco, malhelpante solidarajn donacojn, klopodante malhelpi la disvolviĝon de kubaj vakcinoj kaj limigante la eblecojn de aliro al medikamentoj kaj bazaj provizoj. Dum la pandemio, kaj dum ĉi tiuj 60 jaroj, la blokado havis nekalkuleblan homan koston kaj pluraj generacioj sentis ĝin proprahaŭte.

La fortoj de la kuba socialisma sistemo kaj la unueco de la popolo ebligis, malgraŭ la blokado, eviti la ekonomian kaj socian kolapson, kiun ĝi persekutas, atingi elstaran homan disvolviĝon, laŭ la indicoj agnoskitaj de Unuiĝintaj Nacioj,  garantii nediskuteblajn progresojn en justeco kaj generi laŭgradan transformon de la ekonomia kaj produktiva strukturo serĉante daŭripovan disvolviĝon. Oni sin  demandas, kiom da malgrandaj kaj subevoluintaj ekonomioj povus esti travivinta agreson de tiaj proporcioj.

Tiu ĉi ekonomia sieĝa politiko vekas preskaŭ unuaniman kaj universalan malakcepton. Krom la superforta subteno al la rezolucio, kiun la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobas ĉiujare, ekzistas konstantaj asertoj kaj agoj de denunco de homoj, organizoj kaj institucioj tra la mondo, inkluzive ene de Usono.

Ekde 1959, 13 prezidentoj okupis la Blankan Domon. Kun certaj nuancoj, en ĉiuj kazoj la engaĝiĝo kaŭzi ekonomian kolapson kaj la nedaŭrigecon de la revolucia projekto per la strikta apliko de la blokado estis konstanta. Ŝajnus, ke 60 jaroj ne sufiĉis por kompreni, ke ĝi ne renkontis, nek plenumos, la celojn de siaj iniciatintoj.

La Revolucia Registaro, nome de la popolo de Kubo, emfaze kaj energie postulas, denove, la finon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono. Nia denunco restos firma kaj senŝanĝa ĝis Usono ĉesos en sia tutaĵo  tiun ĉi malhoman kaj kontraŭleĝan politikon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up