Kubo denuncas en eŭroazia forumo akriĝon de la usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-20 10:15:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 20 (RHK) La ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz denuncis ĉi-vendrede en la kunveno de la Eŭrazia Interregistara Konsilio, la pliigon de la agresemo de la usona politiko al nia lando.

En sia videomesaĝo al la evento, kiu kunigis estrojn de registaroj kaj reprezentantojn de la membroŝtatoj de Eŭrazia Ekonomia Unio (UEE) en la kirgiza urbo Cholpon-Ata, la registarestro avertis, ke prezidento Joseph Biden elektis intensigi la  unuflankajn trudajn sankciarojn  kontraŭ Kubo.

Li memorigis, ke antaŭe  la sankcioj estis plifortigitaj "laŭ oportuna, intenca kaj kruela maniero", de la antaŭa usona prezidento, Donald Trump, meze de la batalo kontraŭ Kovim-19.

"Ni dankas la subtenon donitan de iliaj ŝtatoj al la rezolucio Neceso por fini la ekonomian, komercan kaj financan blokadon truditan de Usono kontraŭ Kubo, ĉe la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 23an de junio," diris Marrero Cruz.

Li rimarkis, ke la rezulto de la voĉdono, kun 184 landoj favoraj, denove pruvis la superfortan subtenon de la internacia komunumo al ĉi tiu justa aserto, malakceptante tiun politikon, kiu malobeas al la internacia juro kaj la Ĉarto de UN.

La gvidanto klarigis, ke al la blokado aliĝis la efikoj kaŭzitaj al la insula ekonomio de pli ol 17 monatoj da konfrontiĝo kun la pandemio Kovim-19, la redukto de enspezoj pro la falo de turismo kaj la negativa efiko de la klimatŝanĝiĝo en agrikulturo.

Li deklaris, ke en la lastaj monatoj ekis politika kaj komunikada operacio kontraŭ Kubo, financita de Vaŝingtono, kiu celas malstabiligi la situacion en la lando kaj ankaŭ kaŭzis ekstremajn perfortojn, kiel la terorisma atako kontraŭ sia ambasadejo en Parizo.

"Post la tumultoj kaj vandalismo okazintaj en la ĉefurbo kaj en iuj aliaj urboj  la 11-an de julio, nuntempe la situacio en la lando estas de plena civitana trankvilo kaj niaj institucioj funkcias normale," diris Marrero Cruz.

Li klarigis, ke tamen nia lando daŭre estas objekto de disvastigo de falsaj informoj, kiuj cirkulas sur sociaj retoj pri supozata kontinueco de tumultoj, subpremaj agoj kaj arbitraj arestoj.

Li diris, ke ĉi tiuj manipuladoj kaj mensogoj estas ripetitaj de iuj internaciaj gazetaraj amaskomunikiloj kun konataj ekstremdekstraj atestiloj.

La ĉefministro emfazis, ke "ĉio ĉi estas parto de plano testita de Usono kontraŭ Kubo kaj aliaj frataj landoj plurfoje. La popoloj kaj registaroj de Belorusio kaj Rusio estis objekto de similaj operacioj kaj konscias pri la riskoj, kiujn  ili implicas. "


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up