Junaj komunistoj preparas sian II-an kongreson

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-27 09:48:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 27 (RHK) Membroj de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj de Kubo (UJC) prepariĝas hodiaŭ por celebri la XII-a Kongreson de la organizo, kiu okazos de la 2-a ĝis la 4-a de aprilo.

Antaŭlude al la aranĝo, delegitoj kaj gastoj de la forumo renkontiĝos kun aŭtoritatoj de la Komunista Partio de Kubo kaj provincaj registaroj por profunde ekscii pri la ekonomia kaj socia strategio de siaj teritorioj.

Ili ankaŭ faros rondveturojn ĉe produktivaj centroj kaj servoj por ekscii, denove, pri la zorgoj kaj klopodoj de tiuj, kiujn ili reprezentos en la konklavo, raportis artikolo en la ĵurnalo Juventud Rebelde.

La granda evento estis antaŭita en la tuta lando de organika procezo kun la celo perfektigi la organizon, kiu supozas la sindevontigon esti la junulara avangardo de la kuba socio kaj kontinueco de sia socialisma socia projekto.

Ĉirkaŭ 400 kongresanoj kaj ĉirkaŭ cent gastoj ĉeestos la eventon, kiu laŭ la fonto, estas spegulbildo de la nuna kuba socio kaj esprimo de la ĉefaj transformoj, kiujn la nacio spertas.

La historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, fondis la junularan komunistan organizon, UJC,  la 4-an de aprilo 1962, ĝuste unu jaron post la kreado de la Organizo de Pioniroj José Martí.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up