Twitter limigas atingon de kubaj amaskomunikiloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-25 07:38:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cenzuras Tvitero kubajn amaskomunikilojn.

Havano,  okt 25 (RHK) La mikroblogada servo de Twitter, ekde lundo, markis kelkajn amaskomunikilojn sur la plej granda insulo de Antiloj kiel "aliĝintaj al la Registaro de Kubo", decido kiu, praktike, limigas la amplekson kaj videblecon de la informoj dividitaj de koncernaj amaskomunikiloj en la socia reto.

La retejo Cubaperiodistas, de la Unio de Kubaj Ĵurnalistoj, denuncis la agon, kiu cenzuras kaj stigmatizas la publikajn amaskomunikilojn de la lando, decidon anoncitan de la platformo en aŭgusto 2020.

Ekde la aplikado de la decido, Twitter ne rekomendos aŭ amplifos inter uzantoj la kontojn aŭ eldonaĵojn de Cubadebate, Radio Rebelde, Radio Havano Kubo, Gramna, Trabajadores, Juventud Rebelde kaj Canal Caribe, inter aliaj.

Cubaperiodistas atentigas, ke la decido ne distingas publikajn amaskomunikilojn financitajn de sindikataj aŭ politikaj organizoj de publikaj ŝtataj amaskomunikiloj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up