Prezidento de Kubo omaĝas Jiang Zemin

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-09 17:04:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 9 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, subskribis hodiaŭ la kondolencan libron de la ĉina ambasadejo malfermita ĉi tie pro la morto de la eksprezidento de tiu azia lando Jiang Zemin.

Díaz-Canel esprimis sian plej profundan kondolencon por la fizika foriro de persono kiu estis kara amiko de Kubo, elstara ŝtatisto, elstara komunisto, kaj defendanto de socialismo en Ĉinio.

Li aldonis, ke la kubaj popolo kaj registaro neniam forgesos la esceptajn politikajn kaj homajn kondiĉojn de la viro, kiu venis por okupi la postenojn de prezidento kaj unua sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Jiang Zemin forpasis la 30-an de novembro en Ŝanhajo en la aĝo de 96 jaroj, pro leŭkemio kaj malsukceso de pluraj esencaj organoj.

La 6-an de decembro okazis la funebra ceremonio en la Popola Palaco en Pekino.

La altranga gvidanto de la azia giganto okupis la postenon de ĝenerala sekretario de la KPĈ de 1989 ĝis 2002 kaj lia mandato kiel prezidanto de la lando etendiĝis de marto 1993 ĝis marto 2003, etapoj en kiuj li estis iniciatinto de teknologia disvolviĝo kaj reformoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up