Tago de la kuba sciento: per scienco kaj volo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-16 08:26:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:Granma

Havano,  jan 16 (RHK) La koncernaj atingoj de la kuba scienco estas la fiero de la Patrujo kaj la rezulto de la vizio de Fidel kaj la laboro de la Revolucio, asertis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel.

Ĉi tiun 15-an de januaro, Kuba Scienca Tago, la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio  gratulis la sciencistojn de la lando, "kiuj pruvas ĉiutage, ke ĝi eblas", kaj aldonis ke, "kun talento, disciplino kaj persistemo ni povas disvolviĝi, kaj vi estas nia plej bona inspiro."

La nacia aranĝo okazis en Sancti Spíritus, kun la ĉeesto de Jorge Luis Broche Lorenzo, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato kaj estro de la Departemento de Atento al la Socia Sektoro; Inés María Chapman Waugh, vicĉefministro; same kiel reprezentantoj de la scienca komunumo.

En sia parolado, la ministrino pri Scienco, Teknologio kaj Medio, Elba Rosa Pérez, atentigis, ke “hodiaŭ estas plifortiĝo de la scienc-politika rilato, efektivigo de registara administradsistemo bazita sur scienco kaj novigo. Nun ni devas enkorpigi ĉi tiun labormetodon en ĉiuj sektoroj”.

En la ceremonio, okazigita en la ĉefteatro de Sancti Spiritus, estis agnoskitaj sciencistoj kaj naciaj kaj lokaj entoj kun efiko al evoluo, kiel la CIGB de Sancti Spíritus.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up