Prezidento de Kubo vojaĝas al Portugalio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-13 08:07:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 13 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, forveturis hodiaŭ al la Portugala Respubliko, responde al invito de sia ekvivalento, Marcelo Rebelo de Sousa.

"Ni faros ŝtatan viziton, prokrastita pro la pandemio. Estos bonega ŝanco vastigi niajn historiajn rilatojn," la prezidento detaligis en sia Tviter-konto.

La vizito estos okazo por daŭre plifortigi la dulandajn rilatojn inter Kubo kaj Portugalio, en la jaro de la 104-a datreveno de ĝia starigo.

Díaz-Canel aldonis, ke li ankaŭ partoprenos en la III-a Pintkunveno CELAC-EU, okazonta en Bruselo la 17-an kaj 18-an de julio.

Li anoncis, ke Kubo konsideras la Komunumon de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) kiel la unuigitan voĉon de la regiono, kaj iros al tiu renkontiĝo kun konstrua spirito kaj helpos plifortigi la rilatojn inter ambaŭ regionaj blokoj, surbaze de egaleco kaj respekto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up