Registaro de Kubo konfirmas plibonigon de la energiportantoj de la lando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-01 09:38:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunveno de la Plenuma Komitato de la Konsilio de Ministroj. Foto: Studio Revolucio

Havano, aŭg 1 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gvidis lundon registaran kunvenon, en kiu oni kontrolis plibonigojn de la situacio de energiportantoj kaj taksis la progreson de rimedoj por la sociekonomia disvolviĝo de la lando.

Dum la kunsido de la plenuma komitato de la Konsilio de Ministroj, gvidata de la ĉefministro Manuel Marrero, la stabileco en la provizado de brulaĵoj kaj aliaj energiportantoj estis rekonita rilate al antaŭaj semajnoj.

Laŭ raporto de televida novaĵo, la estro de la Ministerio de Energio kaj Minoj, Vicente La O, diris, ke oni reakiras elektroproduktajn kapablojn en la nacia elektroenergia sistemo -SEN.

La estro de tiu sektoro precizigis, ke la strategio permesis ekfunkciigi la planitajn termoelektrajn centralojn por produkti la energion postulatan de la loĝantaro kaj la ekonomio de la nacio en la someraj monatoj.

Ĉiuj termoelektraj plantoj planitaj por restariĝi en la sistemo SEN  jam estas enretaj, restas unu, kiu estas planita por la monato aŭgusto; dum la kompanio Energas atingas sian generacian potencialon ĉe pintaj horoj, klarigis la ministro La O.

La prezidento aprezis la plibonigon en la provizo de fuelo, kaj urĝis sekvadon de la decidoj adoptitaj por atingi kontinuecon en ĝia efektivigo.

Siaflanke, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popolpovo (parlamento), Esteban Lazo, alvokis rapide plenumi la interkonsentojn de la plej lastatempa ordinara sesio de la parlamento, inkluzive de viglado en kvartaloj kaj komunumoj.

Lazo menciis ankaŭ la batalon kontraŭ malleĝeco, korupto kaj inflacio. En la kunveno estis aprobita la programo por informadika bankarigo de la lando.

En la kunveno de la kuba ekzekutivo ĉeestis ankaŭ membroj de la Politika Buroo de la Komunista Partio, Vicprezidanto de la Respubliko, Salvador Valdés, kaj la sekretario pri Organizo de la Centra Komitato, Roberto Morales.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up