Kuba prezidento bonvenigas la venezuelan gvidanton Diosdado Cabello

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-08 09:31:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Disodado Cabello alvenis al Kubo

Havano, 8 aŭg (RHK) Miguel Díaz-Canel, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, bonvenigis Diosdado Cabello, unua vicprezidanto de la Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo (PSUV).

Kara frato, bonvenon al Kubo, lando kie vi estas amata kaj admirata, deklaris la kuba ŝtatestro en Tvitero.

Díaz-Canel certigis, ke ĉi tiu vizito permesos pli proksimajn rilatojn inter la PSUV kaj la Komunista Partio de Kubo.

Ĉiam kune la patrujoj de Bolívar kaj Martí, Chávez kaj Fidel, aldonis la prezidanto.

La unua vicprezidanto alvenis al la insulo ĉi-lunde, tra la Internacia Flughaveno Antonio Maceo en Santiago de Kubo, oriente de la insulo ĉe la kapo de altnivela venezuela delegacio formita de kvin aliaj vicprezidantoj kaj aliaj membroj de la PSUV.

Kadre de la komenca tago de sia laborprogramo, la partia reprezentanto omaĝis la fondpatrojn de la Nacio ĉe la Tombejo Santa Ifigenia kaj vizitis la Historian Muzeon 26 de Julio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up