Prezidento de Kubo ĉeestas la inaŭguron de la deka eldono de Expoaladi 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-03 06:55:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Malferma sesio de ExpoAladi

Havano, okt 3 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel kaj ĉefministro Manuel Marrero, ĉeestis ĉi-lunde al la inaŭguro de la deka eldono de la plursektoro-komerca konferenco EXPOALADI 2023.

Unuafoje ĝi okazas en Kubo ekde ĝia eniro en la Latin-Amerikan Integrigan Asocion.

Sergio Abreu, Ĝenerala Sekretario de ALADI, en sia virtuala ligo, reliefigis la sidejon en Havano kaj deziris sukceson al la reprezentantoj de pli ol 330 partoprenantaj kompanioj en iliaj interŝanĝoj kaj komerca promocio.

En la bonvenigo, Ana Teresita González, unua vicministro pri ekstera komerco kaj ekstera investo, emfazis la altan engaĝiĝon de nia lando en ĉi tiu evento, en kiu ili devas promocii produktojn kaj servojn antaŭ la plifortiĝo de la usona blokado.

Ŝi ankaŭ esprimis, ke el la 336 kompanioj en la regiono ĉeestantaj en la specimeno, 212 estas importistoj kaj eksportistoj, kiuj devus kontribui al la disvolviĝo de interŝanĝo kaj nia popolo.

González atentigis, ke en ĉi tiu deka eldono de EXPOALADI estas prioritatitaj sektoroj kiel agrikulturo, brutaro, turismo, kaj ankaŭ manĝaĵo, vestaĵo kaj ŝuoj kaj profesiaj servoj.
Ŝi ankaŭ emfazis, ke ĉiuj nacioj, kiuj konsistigas ALADI, subskribis interkonsentojn, kiuj profitigas komercajn interŝanĝojn, inkluzive de tarifoj, kiuj plifortigas la ekonomian kaj socian dimension, kaj komercajn fluojn je intraregiona kaj internacia nivelo.

En la malferma kunsido de EXPOALADI 2023 estis farita speciala stampado de memormarko, kiu lasos la memoron de tiu ĉi renkontiĝo en la historio de la kuba filatelo.
Prezidento Díaz-Canel subskribis la unuan koverton de la serio.

La ekonomian aranĝon ĉeestis ankaŭ la vicĉefministro Jorge Luis Perdomo, reprezentantoj de la diplomatiaj korpusoj akredititaj en la lando, same kiel aliaj ministroj kaj reprezentantoj de la nacia kaj eksterlanda komerca komunumo.


De Marianela Samper.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up