Prezidento de Kubo ĉeestas eventon pro la 50-a datreveno de la Fronto Polisario

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-11 07:52:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 11 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel ĉeestas ĉi-merkredon al la ceremonio por la 50-a datreveno de la fondo de la Fronto Polisario  en la Universala Salono de la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR), en Havano.

Partoprenis ankaŭ Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo de la CC-PCC kaj sekretario de Organizo, kaj Jatri Aduh, membro de la Nacia Sekretariejo de la Fronto Polisario kaj speciala sendito de la prezidento de Sahara Araba Demokratia Respubliko (SADR).

Antaŭe, en sia tvitera konto, Díaz-Canel skribis: “Ni festas la 50-an Datrevenon de la kreo de la Fronto Polisario, kiu kunigis en unu solan identecon la aspirojn al sendependeco kaj suvereneco de la frata popolo Sarahaui. La eterna subteno kaj solidareco de Kubo al ĝia legitima kaj historia afero”.

Tiu ĉi nacia liberiga movado, kreita en 1973, celas fini la okupadon de Maroko kaj atingi la definitivan liberigon de la teritorio.

Ekde sia fondo mem, la Fronto Polisario (Popola Fronto por la Liberigo de Saguia el-Hamra kaj Río de Oro), establis kontaktojn kun Kubo.

La ligoj kun la  kuba komunista partio, bazitaj sur respekto, reciproka politika konfido kaj paco, permesis la disvolviĝon de la kuba medicina kunlaboro sur sahara grundo ekde decembro 1977 kaj interŝanĝoj en la kampo de edukado kun ĉeesto de studentoj de tiu respubliko en la nacio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up