Registaro de Kubo denuncas milionajn damaĝojn en telekomunikadoj pro blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-19 11:42:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj, okt 19 (RHK) La kuba registaro denuncis ĉi-merkredon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj la milion-dolarajn damaĝojn kaŭzitajn de la usona blokado en  telekomunikadoj, kaj ankaŭ la uzadon de la ciberspaco por provi subfosi la konstitucian ordon en la lando.

La unua vicministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Gerardo Peñalver, certigis, ke la ekonomiaj damaĝoj de ĉi tiu politiko al la komunika kaj komputika sektoro, de marto 2022 ĝis februaro 2023, estas taksitaj je 41 milionoj 270 mil 50 dolaroj.

La Kuba Telekomunika Kompanio, la plej tuŝita ento, registris 40 901 400 dolarojn en perdoj, proksimume 99,1 procentoj de la totalaj damaĝoj.

Li precizigis, ke daŭras la sieĝo kaj premo al entoj kun komercaj rilatoj kaj aliaj kun intereso pri intertraktado kun komunikaj kompanioj.

Tio influas negative la eblecon, ke kubanoj havu adekvatan infrastrukturon, pli grandan aliron al Interreto kaj la komputiligon de la socio, klarigis detale la kuba reprezentanto.

"Neniu lando alfrontas procezon de teknologia modernigo en ĉi tiuj tre malfavoraj kondiĉoj", li denuncis dum sia partopreno en la Speciala Politika kaj Malkoloniiga Komisiono pri aferoj rilataj al informado.

Samtempe, la norda nacio uzas ciberspacon por provi subfosi la kuban konstitucian ordon, por kiu ĝi uzas ciferecajn platformojn kun aparta malbono, li aldonis.

Por fari tion, li rimarkis, ili financas la disvolviĝon de platformoj por generi ideologian enhavon, kiuj malkaŝe postulas la renverson de nia konstitucia ordo.

"Alvokoj al manifestacioj en publikaj spacoj estas antaŭenigitaj de usona teritorio, kaj eĉ sabotado, atakoj kaj teroristaj agoj estas kuraĝigitaj, inkluzive de murdo de policanoj kaj registaraj reprezentantoj", aldonis la reprezentanto konstanta de Kubo antaŭ UN.

Peñalver malaprobis la malesperajn provojn de la Usono-Registaro malstabiligi la kariban landon, uzante amaskomunikajn kampanjojn en kondiĉoj de vera ekonomia milito.

En ĉi tiu provo, Vaŝingtono elpensis pretekstojn kaj kreisfalsan rakonton, por poziciigi la malveran bildon de registaro en krizo, subprema kaj malstabila, ĉio en klara malobservo de la internacia juro, li emfazis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up