Kubaj aŭtoritatoj malsukcesigas malstabiligajn planojn de teroristoj bazitaj en Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-11 07:48:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Razones de Cuba

Havano, dec 11 (RHK) En la lastaj tagoj, kubano loĝanta en Usono, el suda Florido, alvenis kontraŭleĝe al la norda marbordo de Matanzas, kun la celo fari perfortajn agojn en nia lando.

Dank' al la ĝustatempa denunco kaj al la interveno de la Ministerio pri Internaj aferoj, estas nuntempe ĝisfunda esploro kiu malhelpis la malstabiligigajn planojn efektivigotajn dum ĉi tiu jarfino.

La antaŭrezultoj de la enketo montras, ke la teroristo alvenis en antila teritorio sur jetskio, kun trajtoj kiuj permesas al ĝi esti navigebla. Armiloj estis kaptitaj post lia aresto.

De la provinco de alveno li translokiĝis al Cienfuegos, lia devena teritorio, kie li kontaktis plurajn homojn kun la celo varbi ilin.

Dum la enketo, la detaloj de ĉi tiu provo de atako kontraŭ Kubo eliĝos. Tamen estas elementoj jam aserteblaj: kubanoj loĝantaj en Usono havas ligojn kun teroristoj, kiuj loĝas en tiu lando kaj kiuj publike antaŭenigas perfortajn agojn kontraŭ Kubo. Krome, ili ricevis militan trejnadon kun armiloj, fizika preparo kaj rimedoj por efektivigi ĉi tiujn planojn en nacia teritorio.

Inter tiuj personoj estas la implikitaj, kaj inter ili ankaŭ, teroristoj, kiuj estis inkluditaj en la liston de personoj submetitaj al krimaj esploroj, serĉataj de la kubaj aŭtoritatoj surbaze de ilia implikiĝo en la promocio, planado, organizado, financado de terorismaj agoj kontraŭ Kubo.

Dum milionoj da kubanoj prepariĝas por la proksimiĝanta fino de la jaro, kelkaj eksterlande daŭre vetas je perforto kaj teruro, kaj kelkaj, en Kubo, kunludas. Popola denunco, frua malkovro, profunda esploro kaj justa juĝado por respondeculoj ĉiam estos la vojo. Senpuneco neniam.


Fonto: Razones de Cuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up