Kubaj aŭtoritatoj salutis la datrevenon de la sendependeco de Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-06 08:41:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ilustra bildo: Prensa Latina

Havano, jul 6 (RHK) Kubaj aŭtoritatoj estritaj de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel gratulis la popolon kaj Registaro de Venezuelo pro la memorfesto, ĉi-merkredon, la 212-a datreveno de la sendependiĝo de la sudamerika nacio.

Per sia tvitera profilo, la kuba ŝtatestro gratulis la bolivaran kaj ĉavistan gvidadon de la prezidento Nicolás Maduro kaj la civil-armea unio, kiu scipovis venki la plej grandajn defiojn, li diris.

Díaz-Canel ratifis, ke tiu frata lando ĉiam povas kalkuli je Kubo. Dume, la ĉefministro de la antila insulo, Manuel Marrero Cruz, salutis la venezuelan popolon, kiun li priskribis kiel heroa.

Siaflanke, la Sekretario pri Organizo de la CC-PCC, Roberto Morales Ojeda, laŭdis la agadon de la ĉavistaj gvidantoj, kiuj en paco kaj kuniĝo kun la bolivara militistaro revivigis la ideojn de Simón Bolívar (1783-1830) kaj Hugo Chávez(1954-2013).

En ĉi tiu tago la sudamerika nacio festas la subskribon de la Ago de Deklaro pri sia sendependeco de la Krono de Hispanio, la 5-an de julio 1811, kaj la Tagon de la Bolivaraj Naciaj Armitaj Fortoj.

La Ago de Sendependeco de Venezuelo inkludas la subskribon de reprezentantoj de sep el la 10 provincoj apartenantaj al la Kapitaneco Ĝenerala de Venezuelo en Sudameriko, kiuj establis novan nacion bazitan sur respublikaj kaj federaciaj principoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up