Por efikaj solvoj al la kuba ekonomio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-18 16:44:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, dec 18 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, urĝigis  la aplikon de efikaj solvoj, bazitaj sur krea rezisto, por venki la kompleksan ekonomian scenaron, kiun la lando spertas. 

Dum la debatoj de la Komisiono pri Ekonomiaj Aferoj de la Nacia Asembleo de Popolpovo, antaŭ la dua ordinara periodo de sesioj en ĝia 10-a Leĝdona periodo, la prezidento de la insulo identigis tri ĉefajn problemojn en nacia evoluo, estante la ekonomia blokado de  Usono, la unua kiu plej influas la nacion. 

Li denuncis, ke la lando spertis pli severan blokadon kompare kun antaŭaj jaroj, pro la 243 decidoj truditaj dum la registaro de Donald Trump, kiuj intensigis la financan kaj energian persekuton kontraŭ Kubo. 

La ŝtatestro elstarigis la gravajn sekvojn de la sieĝo, emfazante, ke estas malfacilaĵoj pagi ŝipojn por manĝaĵo, kio kondukas al rompita distribuado de la baza korbo, plimalbonigante la ekonomiajn kondiĉojn de la loĝantaro. 

Li memorigis, ke antaŭ la plifortiĝo de la blokado, Kubo havis fontojn de financado, stabilan eniron de brulaĵo kaj aliron al kredito, kio permesis importi produktojn kaj konservi sociajn programojn. 

Tamen, li emfazis, ke nuntempe la monsendaĵoj kaj disponeblaj valutoj malpliiĝis. Tiusence, li ripetis la sindevontigon avanci al  estonteco, sen pretervidi la konvinkon kaj la decidemon necesajn por venki la nunajn ekonomiajn defiojn. 

 

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up