Ni ebligu niajn revojn, eĉ la neeblaj, asertis la kuba prezidento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-23 08:06:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Miguel Díaz-Canel dum fermparolado en la parlamento

Havano, dec 23 (RHK) En ĉeesto de la armea generalo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Revolucio, la prezidento, Miguel Díaz-Canel, invitis ĉi-vendredon igi la revojn venki la politikon de persekutado kaj la sieĝo trudita de Usono kontraŭ la insulo,  eĉ tiuj neeblaj.

En firma parolado antaŭ la pli ol 400 deputitoj, kiuj konsistigas la Nacian Asembleon de Popola Povo (Parlamento), en la Dua Ordinara Periodo de Sesioj, la prezidento atentigis, ke la 1-an de januaro la nacio festos la 65-an datrevenon de la triumfo de la Revolucio kaj ĝi faros tion kun ĝojo, kiun eĉ la plej malbonaj ventegoj de la naturo aŭ la (nordamerika) imperio ne povis forpreni.

Ni festos nian volon pri tio, kio devas esti ŝanĝita por konservi la sociajn konkerojn, kiujn la Revolucio konvertis en popolajn rajtojn. Ni festos nian sendependecon, nian suverenecon kaj liberecon, li emfazis.

Díaz-Canel diris, ke kiam oni eldiris la frazon "Ĉi tio estas la Revolucio", oni resumas 65 jarojn da heroa kreado kaj oni ĉiam pensas unue pri sano kaj edukado.

La  prezidento precizigis, ke la nunaj cirkonstancoj travivataj grandparte estas pro la efikoj de la usona blokado, internaciaj krizoj kaj niaj propraj eraroj.

En alia momento de sia parolado, la ŝtatestro konfirmis, ke tiu ĉi estas la Revolucio de Fidel kaj Raúl Castro, de la heroa generacio de la centjariĝo de la Apostolo (José Martí), kies ideoj daŭre gvidas nin kaj estas ankaŭ, li diris, la generacio de ĉiuj, kiuj  estas ĉi tie por fari la volon de ĉi tiu digna kaj ribelema popolo, kiun ni honoras reprezenti.

En siaj vortoj antaŭ la Parlamento, la prezidento alparolis la  gvidanton de la Revolucio, Raúl Castro, ĉeestanta en la salono. Vi multfoje diris al ni, ke ĝi eblas kaj ni faros ĝin, li konfirmis.

Ĉi tiu estas la Revolucio, tiu de via inda kuba popolo. Nepras la volo labori, la deziro antaŭeniri kaj la profunda konvinko, ke ni venkos,  finis la prezidento.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up