Intensa jaro por la kuba diplomatio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-21 09:19:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, feb 21 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gvidis ĉi-mardon la kunvenon okazintan en la Palaco de la Revolucio, kiu ekzamenis la laborojn faritajn en 2023 kaj la projekciojn por 2024 de la Ministerio de Eksteraj Aferoj.

Ĝi estis intensa jaro por la kuba revolucia diplomatio kaj mi kredas, ke ĝi estis sendube sukcesa jaro, diris la prezidento, kiu emfazis la agnoskon de la suvereneco de la lando.

Li estis akompanata de la ĉefministro Manuel Marrero kaj la estro de la sektoro, Bruno Rodríguez, raportis la Kuba Televid-Novaĵoj en ĝia ĉefa elsendo.

En la kunveno oni konstatis, ke malgraŭ la malfavora internacia kunteksto kaj la kompleksa interna situacio, la pasinta jaro montris la progreson de la ekstera politiko de la plej granda el Antiloj.

La debato, kiu daŭris pli ol du horojn, kondukis al la analizo de la laboro farita en la lastaj 12 monatoj kaj la prioritatoj kaj defioj por 2024.

Inter la ĉefaj mejloŝtonoj de la kuba diplomatio en 2023 estis la pro portempa prezidanteco de la Grupo 77 kaj Ĉinio, la ĉefa intertrakta bloko de evolulandoj.

La denunco de la usona blokado estis alia el la plej gravaj agoj, kaj denove la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis per superforta plimulto rezolucion kondamnantan tiun ĉi kriman politikon dum multobliĝis voĉoj el diversaj forumoj, kiuj malakceptis la ekonomian militon trudita al Kubo.

Tiusence, la prezidento petis intensigi klopodojn por rapide kaj sisteme postuli ĝian finon.

Oni informis ankaŭ, ke en la finiĝinta jaro, altnivela politika dialogo firmiĝis kun Ĉinio, Vjetnamio, Rusio, Belorusio kaj aliaj landoj de Afriko, Azio kaj Mezoriento. Krome, ligoj kun la Senalianca Movado, CELAC kaj CARICOM iras bone.

Same, la agado deplojita de la Prezidento por alporti la veron pri Kubo al la plej diversaj internaciaj scenaroj estis intensa kaj fruktodona.

En 2023, Kubo ankaŭ daŭre profundigis ligojn kun siaj samlandanoj loĝantaj eksterlande.

La ministro Bruno Rodríguez traktis la agojn, kiujn la sektoro proponas kiel parto de la projekcioj de la Registaro por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion en 2024, esence ligitajn al internacia kunlaboro, la altiro de eksterlandaj investoj kaj la subteno kaj promocio de klopodoj por pliigi la eksportadon de varoj kaj servoj.

La Prezidento alvokis al administrantoj kaj laboristoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj antaŭenigi ampleksan politikan komunikadon, plifortigi ligojn kun solidarecaj movadoj kun Kubo eksterlande kaj daŭrigi la batalon por subteni justajn kaŭzojn sur la planedo.


Fonto: ACN.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up