Esteban Lazo vojaĝis al Kenjo serĉante kunlaboron kaj klarigon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-21 09:35:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Minrex

Havano, feb 21 (RHK) Oficiala komuniko de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de la Respubliko Kubo ĉi-marde informis ke  Esteban Lazo Hernández, Prezidanto de la Nacia Asembleo kaj ĝia Ŝtata Konsilio, vojaĝis al la Respubliko de Kenjo kiel Altnivela Speciala Sendito, por efektivigi urĝajn intertraktadojn kun la plej altaj aŭtoritatoj de tiu lando en la serĉo de kunlaboro kaj klarigo, pro la lastatempaj novaĵoj publikigitaj pri la ebla nekonfirmita morto de kuracistoj Assel Herrera Correa kaj Landy Rodríguez Hernández, forrabitaj en tiu lando la 12-an de aprilo 2019.

Ekde la unuaj horoj kiam la novaĵoj aperis, la Registaro de Kubo donas absolutan prioritaton al la klopodoj kiuj, per diversaj rimedoj kaj nome de diversaj internaciaj agantoj, estas farataj por akiri la plej objektivan informon pri la eventoj, ĝis elĉerpi ĉiujn eblojn  por konfirmi la situacion de niaj samlandanoj.

En ĉi tiu kadro, ekde dimanĉo la 18-an de februaro kaj krom la klopodoj kaj komunikado kun la Registaro de Kenjo, oficialaj kontaktoj estis komencitaj kun la Registaro de Somalio serĉante precizecon pri la raportitaj militaj operacioj.

Laŭ diversaj amaskomunikiloj, kiuj citas la Usonan Afrika Komandon (AFRICOM), la evento okazis en la nokto de la 15-a de februaro 2024, dum dronbombado de la usonaj armitaj fortoj en la urbo Dilib, en Somalio, kie la kuracistoj  restis kidnapitaj. Ĉi tiu informo estis konfirmita la 19-an de februaro fare de proparolanto de AFRICOM, kiel raportite de CNN.

La Ministerio de Eksteraj Aferoj alparolis la usonan registaron per diplomatiaj vojoj dimanĉe la 18-an de februaro, serĉante klarigon kaj ankoraŭ atendas respondon.

Ĝis nun, ne ekzistas publika deklaro de la usona registaro aŭ ĝiaj armitaj fortoj, kiu konfirmas la novaĵojn pri la forrabitaj kubaj kunlaborantoj aŭ refutas tion, kio estis raportita.

Ne estas scio pri la cirkonstancoj kaj karakterizaĵoj de la armea operacio, kiujn la proparolanto de AFRICOM konfirmas, ke okazis, ĉu ĝi estis pravigita, kaj ĉu ĝi agis kun la deviga zorgo por eviti kroman damaĝon, protekti civilulojn kaj senkulpulojn kongrue al  respekto kaj internacia humanitara juro.

Ĝi estas afero pri kiu internaciaj organizaĵoj esprimis seriozan zorgon en la pasinteco.


Fonto: Cubaminrex

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up