
Bildo: Minrex
Havano, jul 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, kune kun la kuba popolo kaj gvidantoj, memorfestis la 71-an datrevenon de la naskiĝo de la Komandanto kaj eksa prezidento de Venezuelo Hugo Chávez Frías.
Díaz-Canel afiŝis en sia X-konto: "Antaŭ 71 jaroj, en tago kiel hodiaŭ, la plej bona amiko de Kubo naskiĝis sur la ebenaĵoj de Barinas. Ni ĉiam festos lian vivon pro la heredaĵo, kiun li lasis por nia popolo, por sia amata Venezuelo kaj por Ameriko. Hugo Chávez ĉiam estos inspiro por revoluciuloj tra la mondo."
En la sama socia reto, la kuba ministro pri eksterlandaj aferoj skribis: "Ni memorfestas la 71-an datrevenon de la naskiĝo de la plej bona amiko de Kubo, la Komandanto Hugo Chávez, kiu per sia bolivariana penso transformis Venezuelon."
Li aldonis: "Kune kun la Ĉefkomandanto Fidel Castro, li verkis historion de solidareco kaj frateco, kiu radiis tra Nia Ameriko."
Simile, Roberto Morales Ojeda, Sekretario pri Organizado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, deklaris: "Okaze de la datreveno de la naskiĝo de Komandanto Hugo Chávez, ni memoras lin kun fiereco, havante en li la plej bonan amikon de Kubo. Ni ĉiam estos fidelaj al la frataj ligoj, kiujn li kaj Fidel forĝis."