John Kerry en Havano: la vojo de dialogo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-15 10:51:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ŝtata sekretario de Usono, John Kerry vizitis Havanon ĉi-vendrede la 14-an de aŭgusto por prezidi la oficialan ceremonion malfermi la usonan ambasadejon  en Havano.

Kerry ĉeestis la hisadon de  la  usona flago en la diplomatia sidejo kaj alparolis okaze de tiu ĉi historia momento kiu markas gravan paŝon en la  procezo normaligi la diplomatiajn rilatojn inter la du landoj.

Temis pri la unua vizito en 70 jaroj de diplomatiestro usona, ĉar la antaŭa okazis en marto 1945.

Post tiu ceremonio li ankaŭ renkontiĝis kun la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez kaj kune partoprenis gazetaran konferencon en la nacia hotelo de Kubo, kie ili anoncis la kreadon de konstanta komisiono kiu prizorgos la paŝojn tuj traktendajn.

Dum la lastaj monatoj ambaŭ landoj efektivigis kelkajn dialogajn sesiojn en Washington kaj Havano, kie ili klarigis la vojon al la malfermo de la ambasadejoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up