Havano, okt 15 (RHK) La nova strategio sociekonomia starigita en Kubo inkluzivas la evoluigon de mikroj, etaj kaj mezgrandaj entreprenoj (Mipymes) en la ŝtata kaj privata sektoroj.... Legu pli


Indianapolo, okt 14 (RHK) La usona farmaci-kompanio Eli Lilly and Co. informis ke ĝia klinika provo pri antikorpo-kuracado kontraŭ la nova kronviruso, aŭspiciita de la registaro, estis haltigita pro sekurecaj kialoj.... Legu pli


Havano, okt 14 (RHK) La salajra reformo estas unu el la kernoj de la monordigo, kiun Kubo enkondukos kiel parto de la nova strategio sociekonomia starigita en la insulo.... Legu pli


Havano, okt 13 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, informis en sia retpaĝo ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 17 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 6017.... Legu pli


Havano, okt 13 (RHK) La leĝofara laboro de Kubo ne haltis nek haltos, sed alĝustiĝas al la nova normaleco por atenti gravajn aferojn de la sociekonomia vivo de la lando, plenumante la mandaton donitan de la Konstitucio al la deputitoj.... Legu pli


Unesko celebras la 13-an de oktobro la Internacian Tagon por redukti la riskon de katastrofoj, per virtuala konferenco centrita en la divido de spertoj inter la membro-ŝtatoj pri frontado al klimata ŝanĝigo kaj aliaj minacoj. La ĝenerala asembleo de UN elektis tiun ĉi tagon kun la celo impulsi mondan kulturon por redukti la riskon de katastrofoj, kio inkluzivas aspektojn de prevento, mildigo kaj sinpreparo.... Legu pli


Havano, okt 13 (RHK) La vicunua ministro kaj ministro pri ekonomio, Alejandro Gil Fernández, asertis ke Kubo ne ĉesis pensi pri la evoluigo de sia ekonomio, spite a la kompleksa panoramo nun travivata pro la sekvoj de la pandemio kaj la plifortiĝo de la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa kontraŭ la insulo.... Legu pli


Havano, okt 12 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, informis en sia retpaĝo ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 22 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 6000.... Legu pli


Bonaero, okt 12 (RHK) Argentino konsideras neakcepteblan ajnan militan atakon kontraŭ Venezuelo, kaj neglektas la ekonomia, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ la venezuela popolo, asertis la prezidento Alberto Fernández.... Legu pli


Havano, okt 12 (RHK) Sep monatojn post detekti la unuan kazon de Covid-19 enlande, Kubo eniras ĉi-lunde periodon de nova normaleco dum kiu ĝi devos kunvivi kun tiu malsano.... Legu pli


La kuba banloko Varadero, ĉefa destino de plaĝo kaj suno, plifortigas siajn regulaĵojn kaj protokolojn por akcepti internaciajn vizitantojn ekde la 15-a de oktobro, sciigis Ivis Fernández, funkciulino de la ministerio de turismo en la provinco.... Legu pli


Havano, okt 11 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi sabato, oni konfirmis 30 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5978.... Legu pli


La 10-an de oktobro komenciĝas en Kubo agotagoj por la nacieco kaj kulturo, memore al la sendependigaj bataloj kontraŭ la hispanan koloniismo, kies pinta momento okazis la 20-an de oktobro de 1868, kiam unuafoje estis kantita en la urbo Bayamo, la estonta nacia himno.... Legu pli


Havano, okt 9 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 26 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5943.... Legu pli


Havano, okt 9 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, nome de la generalo de armeo, Raúl Castro, de la partio kaj la registaro, agnoskis la laboron de ĉiuj personoj, kiuj kontribuis al la “miraklo de la kuba rezistemo, per siaj agoj, alportoj, per ĉio bona kaj lumiga meze de tiu ĉi kompleksa situacio, kiu ne estas la unua nek estos la lasta postulonta klopodojn, kaj kolektivajn sinoferojn.”... Legu pli


up