Lima, nov 5 (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, la gvidantino de la progresema movado Nova Peruo, Verónika Mendoza, anoncis ĉi-merkrede sian kandidatiĝon al la prezidentaj elektoj de 2021 kiel tribuo al la inkaa heroo Túpac Amaru.... Legu pli


Havano, nov 5 (RHK) Kubo memoras hodiaŭ la 45-an jubileon de la komenco de la Operacio Carlota, kiu signas la militan internacian helpon donitan de Kubo al Angolo, fronte al la minacoj de la apartiĝa Sudafriko, la tiama reĝimo de Zairio, hodiaŭ Respubliko de Kongo kaj Usono.... Legu pli


Havano, nov 5 (RHK) Kiel forto por lerni kaj alfronti la pandemion en Kubo, taksis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel la Instituton de Tropika Medicino Pedro Kourí (IPK), dum renkontiĝo kun grupo de spertuloj kaj sciencistoj, kiuj rekte partoprenis la batalon kontraŭ la Covid-19.... Legu pli


Havano, nov 4 (RHK) En la jaro 2020 Omara Portuondo kune kun la portorikano Andy Montañez reinventas arton per Silento, kiu evidentigas la belan rilaton inter la du insulo, kiuj estas “du flugiloj el sama birdo”.... Legu pli


Havano, nov 4 (RHK) Totalo de 1265 personoj estis diagnozitaj en Kubo kiel pacientoj de Covid-19 dum oktobro. Tiu ĉi cifero signifas 339 kazojn malpli ol la raportitaj en septembro, kaj sekve, malkreskon en la intenseco de transmisio de la malsano dum la monato, kies plej altaj niveloj estis en la provincoj Pinar del Rio kaj Havano, okcidente, plus Sancti Spiritus kaj Ciego de Ávila en la centro.... Legu pli


Havano, nov 4 (RHK) Ĝis la fermo de oktobro 2020 per la Unusola Giĉeto de Fremdaj Investoj (Vuinex) nialande, oni mastrumis pli ol 130 demarŝojn kaj evoluigis proksimume 50 interesoj de potencialaj investantoj, rilataj al la sektoroj de industrio, konstruado, transporto, renovigebla energio kaj produktado de nutraĵoj.... Legu pli


Havano, nov 4 (RHK) La kuba ĉefministro Manuel Marrero, gvidis laborkunsidon por ĝustigi detalojn pri la rekomenco de la aeraj operacioj el Eŭropo, haltigitaj kelkajn monatojn antaŭe pro la pandemio de Covid-19.... Legu pli


Havano, nov 3 (RHK) Kiel grava paŝo al pli solida uzebleco kaj nacia produktado de biofekundigaĵoj, krom la celo anstataŭi kemiajn produktojn agresemajn al la medio, oni inaŭguris en la orienta municipo Palma Soriano, la duan kaj plej grandan fabrikon de bioproduktoj de Kubo. Ĝi situas ĉe la sukerfabriko Du Riveroj.... Legu pli


Havano, nov 3 (RHK) Pli ol 2 tunoj da marihuano estis kaptitaj ĉe du grandaj operacioj de narkottrafiko okazintaj ĉe la orienta ekstremo de Kubo, en malpli ol unu semajno, post persekuti rapidboaton, kiu estis trafita la pasintan naŭan de oktobro, kiu ĵetis la drogojn al la maro kaj foriris al la nordo, dum la 16-a de oktobro oni kaptis alian ŝipon dumotoran, tri ŝipanojn eksterlandajn kaj la kargon.... Legu pli


Havano, nov 3 (RHK) La usona sieĝo kontraŭ Kubo pro ties eksterteritoria karaktero damaĝas la membro-ŝtatojn de Eŭropa Unio (EU), laŭ raporto de UN.... Legu pli


Havano, nov 2 (RHK) La artaj lernejoj rekomencas la kurson 2019-2020 post monatoj da intensaj zorgoj, necertecoj, nostalgioj kaj esperoj provokitaj de la pandemio.... Legu pli


Karakaso, nov 2 (RHK) La registaro de Venezuelo aktivigis hodiaŭ la semajnon de kvarentena fleksigo pro Covid-19, kio ebligas repreni la produktivajn kaj komercajn aktivecojn en pli ol 50 sektoroj sociekonomiaj.... Legu pli


Havano, nov 2 (RHK) La kuba ĉefurbo rekomencas hodiaŭ la lernejan kurson 2019-2020 por fini la akademian ciklon ĉeestan, kiu estis interrrompita la 24-an de marto pro la pandemio.... Legu pli


Havano, nov 2 (RHK) Dagmar García Rivera, direktorino de esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj, IFV, informis per Tvitero, ke hodiaŭ komenciĝas la fazo I de klinikaj elprovoj de la dua vakcina kandidato kuba, kies nomo estas Soberana 2, sola projekto de kombinita vakcino kontraŭ la pandemio, post la aprobo de la kuba centro por kontrolo de medikamentoj, CEDMED.... Legu pli


Kubo prezentis, samkiel faras ĉiujare, sian raporton pri la damaĝoj provokitaj de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca trudata al Kubo dum preskaŭ 60 jaroj.... Legu pli


up