Havano, okt 22 (RHK) Kubo prezentas hodiaŭ la raporton pri damaĝoj provokitaj de la sieĝo-politiko trudata dum preskaŭ 60 jaroj flanke de la usonaj registaroj.... Legu pli


De antaŭ kelkaj tagoj oni sciigis ke la nacia parko Viñales, en la okcidenta provinco Pinar del Rio, povas esti deklarita kiel la unua geoparko de Kubo, tial ke ĝi konsistigas geografian zonon unikan, kie oni mastrumas lokojn kaj pejzaĝojn geologie gravajn.... Legu pli


Havano, okt 21 (RHK) Gvidita de la unua sekretario, la generalo de armeo Raúl Castro, sesiis la politika buroo de la centra komitato de la komunista partio por pritrakti aferojn, kiuj estos prezentataj por debato en la 8-a kogreso de la organizo venontjare.... Legu pli


Havano, okt 21 (RHK) Kubo posedas duan vakcinkandidaton kontraŭ la Covid-19. Temas pri Soberana 2, kiu sekvas la esperigan vojon skizitan de Soberana 1. Ĝi atendas ke en la venontaj tagoj la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Ekipoj kaj Medicinaj Iloj rajtigu ĝin por klinika elprovo.... Legu pli


La Paz, okt 21 (RHK) La prezidento de la Supera Elekta Tribunalo (TSE) de Bolivio, Salvador Romero, postulis ĉiujn aktorojn politikajn respekti la rezultojn de la ĝeneralaj elektoj de la pasinta 18-a de oktobro, post la mobilizo de kelkaj malkontentaj grupoj kiuj eliris por protekti kontraŭ la skrutinio.... Legu pli


Havano, okt 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elvokis hodiaŭ la valorojn de la nacia himno, kiam ni celebras la 152-an datrevenon de ĝia unuafoja kantado, kiel himno de Bayamo, tiam nomata La Bayamesa. Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro memorigis la genezon de tiu kanzono kaj la emocion de la kubanoj kiam ĝin kantas.... Legu pli


Havano, okt 19 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, informis ke, je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 38 novajn kazojn pozitivajn kaj du forpasintojn de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 6 258.... Legu pli


Havano, okt 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis per la socia retejo Tvitero sian ĝojon kaj gratulon al la Movado Al Socialismo (MAS), kiu rekuperas la prezidantecon de la sudamerika lando.... Legu pli


Karakaso, okt 16 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, invitis la Forumon de Sao Paŭlo partopreni kiel akompananto en la leĝofaraj elektoj de la 6-a de decembro.... Legu pli


Havano, okt 12 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, informis dum gazetara konferenco kun la estro de epidemiologio, dro. Francisco Durán, ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 56 novajn kazojn pozitivajn kaj unu forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 6118.... Legu pli


Santiago de Kubo, okt 16 (RHK) Miguel Díaz-Canel Bermúdez, omaĝis la kuban gvidanton de la Revolucio, Fidel Castro en la monolito, kiu gardas liajn mortrestaĵojn en la tombejo Sankta Ifigenia.... Legu pli


Havano, okt 15 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel anoncis per mesaĝo en Tvitero sian vojaĝon al la orienta provinco Santiago de Kubo, kie li plenumos laborviziton.... Legu pli


Havano, okt 15 (RHK) La nova strategio sociekonomia starigita en Kubo inkluzivas la evoluigon de mikroj, etaj kaj mezgrandaj entreprenoj (Mipymes) en la ŝtata kaj privata sektoroj.... Legu pli


Indianapolo, okt 14 (RHK) La usona farmaci-kompanio Eli Lilly and Co. informis ke ĝia klinika provo pri antikorpo-kuracado kontraŭ la nova kronviruso, aŭspiciita de la registaro, estis haltigita pro sekurecaj kialoj.... Legu pli


Havano, okt 14 (RHK) La salajra reformo estas unu el la kernoj de la monordigo, kiun Kubo enkondukos kiel parto de la nova strategio sociekonomia starigita en la insulo.... Legu pli


up