Konfirmita dua vakcin-kandidato kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-21 09:39:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 21 (RHK) Kubo posedas duan vakcinkandidaton kontraŭ la Covid-19. Temas pri Soberana 2, kiu sekvas la esperigan vojon skizitan de Soberana 1. Ĝi atendas ke en la venontaj tagoj la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Ekipoj kaj Medicinaj Iloj rajtigu ĝin por klinika elprovo.

Tiel estis konfirmita de la doktoro en sciencoj, Vicente Vérez Bencomo, ĝenerala direktoro de la Instituto Finlay de Vakcinoj, en la renkontiĝo kiu efektiviĝis ĉi-marde en la Palaco de la Revolucio, inter la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, kaj esploristoj kaj spertuloj laborantaj rekte en la frontado al la epidemio.

Temas pri kombinita vakcino, esprimis la projekto-gvidanto, kaj per ĝi oni celas rezultigi respondon potencan imuno-protektan, eĉ je nivelo de mukozo por eviti la eniron de la viruso kaj stimuli imunan memoron longdaŭran.

“Krome, estas la ideala vakcino por la infanaĝo, ĉar ekzistas granda sperto en la uzo de kombinitaj vakcinoj en tiuj aĝoj”, emfazis Vérez Bencomo.

Ni pretas, li asertis, por ekigi klinikan elprovon en fazo 1, komence, eble en tiu ĉi monato oktobro mem. “Ekzistas evidentaĵoj pri sekureco en la platformoj de kombinitaj vakcinoj, kiujn, krome, ni bone regas. Teknologie estis komplekse alveni ĝis tiu punkto, sed ni bone atingi tiun nivelon kaj en rekorda tempo”, li asertis.

La esploristo elstarigis ke “ĝis nun ne estas publikaĵoj pri ajn kombinita vakcino kontraŭ la Covid-19; ni havas ĉiujn studojn finitajn por fari tiun ĉi publikaĵon.”

En la kunsido, kie ankaŭ ĉeestis la ĉefministro Manuel Marrero, la direktoro de la instituto Finlay raportis pri la evoluo de la klinika elprovo de Soberana 1, la unua vakcina kandidato de Kubo kaj Latinameriko kaj Karibio.

Li klarigis ke en la unua momento oni uzo du formulojn, kiuj bone evoluis ĉe bestoj, sed estas diferencoj inter la antikorpoj atingitaj kaj ties  neŭtraliza kapablo ĉe la homoj kompare al bestoj. 

Antaŭ tiu situacio, ni decidis analizi la diversajn formulojn eblajn, por elekti la plej bonan. Tial, nun ni havas tri novajn formulojn, kaj tiu estis la dua klinika elprovo de Soberana 1, kiu estis rajtigita kaj aperis en la Publika Registro. Ĝi komenciĝis ĉi-lunde, li aldonis.

Krom tiu gravaj novaĵoj de la kuba scienco, en la laborrenkontiĝo oni eksciis la rezultojn pri atento al pacientoj kaj konvaleskantoj de la Covid-19 en infanaj aĝoj en Kubo, prezentitaj de la doktorino Lisset López González, estrino de la Nacia Grupo de Pediatrio de la Ministerio de Publika Sano.

COVID-19 NE ESTAS PASINTECO

La dro. Raúl Guinovart Díaz, dekano de la fakultato de matematiko kaj komputiko de la Havana Universitaro, ree prezentis la prognoz-modelojn, kiuj ĝis nun gvidis grandan parton de la decidoj de la registaro fronte al la Covid-19.

Li certigis ke la lando havas kontrolon de la epidemio, tamen, oni devas daŭre tre bone sekvi la regulaĵojn adoptitajn, ĉar ekzistas tendenco al kresko de kazoj, ĉefe kaŭze de la centraj provinco Sancti Spiritus kaj Ciego de Ávila, kaj la okcidenta provinco Pinar del Rio, ĉi-lasta kun 86 konfirmitaj novaj kazoj en la lastaj du semajnoj kaj malrapida rekuperiĝo.

Havano, kvankam bone evoluis en la plej lastaj tagoj, ne povas malatenti la tiucelan laboron pro la alta movebleco de la loĝantaro, kio igas la situacion pli kompleksan, emfazis la specialisto.


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up