La kubaj kamparanoj fronte al la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-18 10:01:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Oni ĵus festis  en Kubo tre specialan tagon, tio estas, la tago de la kuba kamparano. Ĝi estis decidita unue, ĉar la 17-an de majo de la jaro 1946 oni mortigis kuban kamparanon Niceto Pérez, simbolo de la kamparanaj bataloj tiutempaj pro la enormaj problemoj suferataj de tiu socia tavolo en la tiama Kubo.

En tiu sama tago, la 17-an de majo, sed de la jaro 1961 oni fondis la kuban asocion de etaj kamparanoj (ANAP), kiu estas hodiaŭ la asocio, kiu arigas ĉiujn individuajn kamparanojn de la insulo.

Ĉ-jare la festado havas tre specialan karakteron, pro la fakto ke la kamparanoj de Kubo laboras meze de la nuntempa sanitara situacio kun la celo  garantii produktadon de nutraĵoj.

Tiu ĉi agado estas tre esenca kaj prioritata en la laboro de la kuba registaro kune kun la asocio de kamparanoj kaj la kooperativoj. La sinteno estas transformi ĝin en la ĉefa fonto de nutrado por la kubanoj, redukti importaĵojn kaj ankaŭ garantii la nutraĵojn de la brutaro, interalie, kio iĝas pli esenca en la nuna kunteksto pandemia.

La ĉefa natura rimedo de Kubo estas la tero, sed igi ĝin produktiva bezonas bonan preparado, fekundigadon, irigaciado , kultivadon kaj kolektadon ĝis porti ĝin al la merkatoj. La nuna laboro centriĝas en la preparado por iniciati la printempan kultivadon antaŭ ol la pluva sezono intensiĝas, en Kubo la printempa sezono kiu ĵus komenciĝis estas grava.

Oni ne povas forgesi ke la agrikulturo nialanda, samkiel ĉiuj sektoroj de la ekonomio, suferas la sekvojn de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca, kio speguliĝas en la oftaj mankoj kaj malfacilaĵoj por akiri brulaĵojn, maŝinaron , fekundigaĵojn kaj aliajn bezonatajn materialojn.

Fronte al tiu ĉi realo, la kubaj kamparanoj  ricevas financan subrtenon de la registaro por garantii tiujn bezonaĵojn kaj semojn.

Ilia spirito estas entuziasma, ĉar konscias pri la grava rolo de ilia laboro por garantii la nutran suverenevon kaj tiel kontribui en la batalo kontraŭ Covid-19. Tiamaniere ili ankaŭ bonvenigis la nacian tagon de la kamparanoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up