Havano: belulino kiu festas sian 499-an jubileon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-14 10:34:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La katedralo de Havano. foto: M.Gutiérrez

La iama vilaĝo de Sankta Kristoforo de Havano festas sian 499-an datrevenon, tial ke la 16-an de novembro 1519 oni celebris la unuan meson kaj magistrato-kunsidon, historia momento rekonata kiel fonda aranĝo de nia urbo, kiu hodiaŭ ne ĉesas allogi siajn loĝantojn kaj vizitantojn per  multaĝaj palacoj, artismaj kradoj kaj la ĉiutaga bruo de ĝiaj stratetoj, kiuj transdonas koron de urbo forĝita per realoj kaj esperoj de tiuj kiuj igis ĝin magia kaj ĉarma.

Inter la belaj monumentoj estas la Katedralo de Havano, la Palaco de la Vickaporalo,  la Palaco de la Ĉefkapitano kaj La Templeto.

Por eternigi la historian momenton konatan kiel La Templeto de la urba starigo ĉe la havana haveno sub foliabunda kapok-arbo, la guberniestro Francisco Cajigal de la Vega konstruigis en 1754 kolonon trivizaĝan kiu portas en la bazo du enskribaĵojn ankoraŭ legeblajn, en la latina kaj kastilia lingvoj, aludantaj tiun okazaĵon.

En la dekstra flanko de la kolono staras la legenda arbo, kapokujo, posedanta kvazaŭ mitan aŭreolon kiu memorigas la unuan arbon, kio originis la konstruadon de la Templeto, monumento tie staranta, kiu estis konstruita en 1823.

La monumento estas ĉirkaŭita de sobraj kradoj kun portiko kaj kolonoj, kunformanta reproduktaĵon bone skizitan per arta sento de la greka arkitekturo klasika.

Tuj apude troviĝas statuo de la admiralo Kristoforo Kolumbo, la eltrovinto de la amerika kontinento, kiel lin nomis la hispanoj, kaj supre de la kolonoj ĉe la enirejo, oni povas vidi ananasojn skulptitajn en fero, kvazaŭ memorigilo de la tropika frukto plej ŝatata de la eŭropanoj, kun ĝiaj stilformaj folioj kvazaŭ krono  agnoskanta ĝin kiel reĝino de la kubaj fruktoj.

En la interna parto de La Templeto oni trovas tri grandajn oleo-pentraĵojn de la franca pentristo Jean Baptiste Vermay, de antaŭnelonge restaŭritaj, aludantaj la personecojn ĉeestintajn la ceremonion de la urbo-naskiĝo.

Ĉiun 16-an de novembro ariĝas en tiu legenda loko, havananoj kaj vizitantoj por realigi tradician pilgrimadon ĝis tiu ejo, kie la urbaj aŭtoritatuloj okazigas specialan ceremonion kaj alparolas pri la historio kaj nuntempo de la urbo.

Antaŭ, dume, kaj poste oni rondiras la arbon kaj tuŝas ĝin pledante por forigi malbonsorton aŭ por peti favoron, kio konsistigas tradician ceremonion kiu renovigas la havanan fidon kaj animon.

Pro tio, ĉi-foje la magia kaj eleganta urbo, festas sian 499-an fondo-datrevenon renovigante sian animon, agante por refari la urbon kaj eltiri ĝin el polvo kaj fero, redonante  belecon de ĝiaj promenejoj kaj parkoj, kaj fidele al la deziroj de tiuj kiuj fidas ĝin kaj salutas ĝian patronon Sankta Kristoforo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up