Lukashenko estis reelektita kiel prezidento de Belorusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-10 09:22:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Minsko, aŭg 10 (RHK) La centra elekta komisiono (CCE) de Belarusio anoncis hodiaŭ la venkon de Alexander Lukashenko en la prezidentaj elektoj per 80,23%, dum la ĉefa opozicia kandidato, Svetlanan Tijanovskaya gajnis 9,9 elcentajn poentojn.

Laŭ la prezidantino de la elekta komisiono, Lidia Ermoshina, voĉdonis por Lukashenko 4 milionoj 652 mil elektantoj, dum por Tijanovskaya voĉdonis 574 mil 312 elektantoj.

Stariĝis 5 767 balotejoj, inkluzive de 44 eksterlande, kaj vizitis ilin 5 milionoj 790 mil elektantoj por 84,23% de la registritaj elektantoj.

La prezidento ĉina Xi Jinping estis la unua, kiu gratulis Lukashenkon pro sia venko kaj la rusa ŝtatestro Vladimir Putin ankaŭ sendis gratulojn al la belarusa ŝtatestro.

La antaŭa vespero ĉe la urnoj jam oni anoncis la venkon por Lukashenko, dum Tijanovskaya atingis nur 6,8%, Kanopatskaya 2,3%, Dimitriev 1,1% kaj Cherchen 0,9%.

Siaflanke,  la polico devis aresti kelkajn personojn en la urbocentro kaj en la urbo Grodno, kiuj organizis malleĝajn protestojn por denunci la rezultojn de la elektoj.

La ministerio pri la interno neglektis versiojn pri la supozata ekzisto de forpasinto inter la manifestaciintoj, kiuj konfrontiĝis kun la policanoj.

Fakte, adeptoj de Tijanovskaya, edzino de la blogisto Serguei Tijanovsky, kies kandidatiĝo estis rifuzita de la nacia elektokomisiono, kunvokis kaj anoncis antaŭe la okazigon de manifestacioj en la urbocentro, sendepende de la rezultoj.

Lukashenko serĉis la reelektiĝon por aliaj 5 jaroj en la prezidanteco de tiu ĉi lando, meze de denuncoj kontraŭ lia registaro pri tio ke de Okcidento kaj kunordige kun la interna opozicio, oni preparis agojn por malstabiliĝo kaj malordiĝo post la fermo de la balotejoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up