Kuba prezidento priskribas renkontiĝon kun komercistoj el Irano kiel utila

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-05 09:41:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kaj Bruno Rodríguez

Teherano, dec 5 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ priskribis kiel utila la renkontiĝon kun komercistoj el Irano, al kiuj li emfazis la komercajn ŝancojn en la kariba nacio kaj ĝian eksporteblan oferton.

En lia konto en la socia reto X, la ŝtatestro asertis ke dum la dialogo ili konstatis la intereson de la partoprenantoj kaj la eblecojn ampleksigi la ekonomiajn kaj komercajn ligojn inter la du landoj.

Siavice, la kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, en la sama socia reto deklaris, ke en la renkontiĝo de la ŝtatestro kun iranaj komercistoj “Ili esprimis la deziron kaj volon pligrandigi ekonomiajn, komercajn kaj investajn ligojn kun Kubo.”

La kanceliero aldonis, ke ili ricevis superrigardon pri la ekzistanta potencialo en diversaj sektoroj.

Ĉi tiu estas la lasta tago de la oficiala vizito de Díaz-Canel al Irano, kiu la antaŭan tagon instigis daŭre disvolvi komunajn projektojn en la scienca areo, dum turneo de la Instituto Pasteur en Teherano.

La prezidento emfazis la sukcesan sperton de kunlaboro inter tiu centro kaj la Instituto Finlay de Vakcinoj, sur la insulo, en la komuna produktado de preparoj dum la pandemio de Kovim-19.

Kadre de la vizito, estis subskribita kontrakto por transdono de konoj pri vakcinoj kaj la kompren-memorando de strategia kunlaboro inter la Pasteur-institutoj de Irano kaj la Finlay-institutoj de Kubo por la klinika kaj antaŭklinika disvolviĝo de imunigiloj.

Ĉi-lunde, la prezidento ankaŭ okazigis oficialajn interparolojn kun sia ekvivalento Seyed Ebrahim Raisi kaj renkontiĝis kun la prezidanto de la Islama Konsultiĝa Asembleo de Irano, Mohammad Bagher.

Li ankaŭ interparolis kun la persa gvidanto, ajatolo Seyed Ali Khamenei, kiu laŭdis la pozicion de Kubo pri la situacio en Palestino kaj emfazis la bezonon krei koalicion inter landoj kiuj kunhavas komunan opozicion al la trudaj politikoj de Okcidento.

La gvidanto de la Islama Revolucio de Irano rememoris, ke li akceptis Díaz-Canel samkiel li renkontiĝis antaŭ 22 jaroj kun la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, pri kiu li elstarigis sian sincerecon kaj siajn revoluciajn poziciojn.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up