Kubo kaj Ĉinio plifortigas siajn ekonomiajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-19 09:58:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kubo kaj Ĉinio subskribas memorandon pri komerco

Havano, 19 jun (RHK) En la komerca forumo Kubo-Ĉinio okazinta en la Hotelo Nacional, oni subskribis interkomprenan memorandon inter la ĉina konsilantaro por komerco internacia  (CCPIT) kaj la komerca ĉambro de Kubo, kio ratifas Ĉinion kiel la ĉefa komerca partnero de Kubo.

Rubén Ramos, vicprezidanto de la kuba institucio, kaj Wu Guiying, prezidantino de la ĉina institucio ĉe la subkonsilio Zheijiang, subskribis la interkonsenton kiu starigas la leĝan kadron por la rilatoj inter ambaŭ institucioj.

La memorando celas impulsi komercon kaj investon de ĉinaj entreprenoj en Kubo, kaj malfermi eblecojn por vizitoj de entreprenistoj de la azia lando al Kubo por esplori la insulan merkaton, esprimis Ramos.

Wu Guiying asertis ke Kubo estis la unua latinamerika lando kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun tiu azia lando kaj elstarigis la impulson al la reciproka komerco.

Zhejiang situas en la sudorienta marbordo de Ĉinio kaj ties ekonomio lokis ĝin en la avangardo de tiu lando. La evoluo en la teknologia areo ampleksas je 10% de la ĉinaj produktaĵoj, ŝi aldonis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up