Agotago kontraŭ la usona sieĝo en Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-19 08:36:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alicia Jrapko de la Reto Nacia de Solidareco al Kubo

Havano, 19 sept (RHK) La kvara agotago kontraŭ la usona sieĝo de Usono kontraŭ Kubo, kunvokita de la internacia komitato Paco, Justico kaj Digno al la Popoloj, la Instituto de Politikaj Studoj (IPS) kies sidejo estas en Usono, kaj la Reto Nacia de Solidareco al Kubo (NNOC), okazos inter la 24-a kaj la 28-a de septembro en Vaŝingtono.

La ĉefa celo de tiuj ĉi agadoj estas informi pri la enmiksiĝa kaj unuflanka politiko de Usono kontraŭ Kubo, kun la celo ke personoj de bona volo aliĝu al la batalo por ĉesigi ĝin, informis per retmesaĝo la kundirektorino de NNOC, Alicia Jrapko, informas la kuba gazeto Granma.

Inter la diversaj aranĝoj de la programo konceptita por la agotago la 27-an de septembro, estas renkontiĝo kun gestudentoj, profesoroj kaj laboristoj de la Universitato Howard, de Vaŝingtono DC kiun partoprenos Netfa Freeman, de la instituto de politikaj studoj kaj gastiganto de radioprogramo Voĉoj de Vizio de tiu lando.

La organizantoj ellaboris liston de kongresistoj kaj senatanoj vizitotaj por dialogi kun ili aŭ kun iliaj asistantoj. Al ĉiuj ili transdonos informojn pri la usona blokado sed emfazos kun la regantoj kiuj apartenas al la komisionoj pri edukado ene de la Kongreso kaj Senato.

La mesaĝo de Jrapko konkludas tiel: “Ni vidas la kampanjon kontraŭ la sieĝo kiel prioritato ene de Usono, la lando kiu blokdas la insulon. Ni estas parto de la movado solidareca al Kubo, kie diversaj grupoj plenumas tiujn agadon. La agotago estas nia eta sablero kontribue al tiu ĉi granda batalo por la justico socia”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up