Alvokas Díaz-Canel je pli da efikeco en la produktado nacia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-21 07:52:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kunsido de la ministra konsilantaro de Kubo

Havano, 21 jun (RHK)La kuba prezidento MiguelDíaz-Canel gvidis kunsidon de la ministra konsilantaro por taksi la evoluon de gravaj temoj, interalie, la konduton  de la kuba ekonomio dum la unua semestro de 2019.

Dum la kunsido, la prezidento alvokis defendi la plenumon de la ekonomia plano per pli da produktado nacia, ŝparo, efikeco kaj kontrolo de la rimedoj. Li prezicigis ke, en la periodo, la usona blokado iĝis pli forta en la realo, per forta financa persekutado al la kubaj transakcioj kaj aliaj reguloj,  kiuj havis negativan sekvon en la insula ekonomio.

Díaz-Canel parolis pri manko de diversaj produktoj ege gravaj dum la unuaj monatoj de la jaro, situacio kiu iom post iom normaliĝas. Li klarigis ke tio obeis, ne nur al manko de financado, sed ankaŭ al la sekvoj de la importa sinteno de niaj entreprenistoj, kio “komfortigas la homojn, forigas respodencojn kaj bremsas la iniciatemon”.

Li montris konkretajn ekzemplojn pri importado ne bestnutraĵoj, kiam la insulo posedas elpruvitan potencialon por ĝin produkti; kaj simile okazas pri fekundigaĵoj kaj kokida viando.

La kunsido ankaŭ havis en la tagordo la analizon pri la likvido de la buĝeto ŝtata de la jaro 2018, raporto prezentota dum la venonta eksterordinara sesio de la parlamento .

La evoluo de la kuba ekonomio dum la unua semestro estas markita de streĉa financa stato, tamen, meze de tiuj limigoj ekzistas indikiloj de vitaleco, kio antaŭvidas kreskon je la fino de la nuna jaro, por kio estas bezonate profiti la potencialojn internajn ĝis maksimume, tiel asertis la ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up