Emfazas Díaz-Canel la bezonon intensigi la hiegienajn regulojn en ĉiuj scenejoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-19 08:03:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis la kunsidon pri la evoluo de la epidemiologia situacio en la lando kaj la agadplano efektivigata por prevento kaj kontrolo.

La prezidento insistis pri la graveco de la kontrolo ĉe la landlimo por eltrovi oportune vojagantojn, kiuj povus esti portantoj de Covid-19. Kiel principo ni devas daŭre informi kaj orientigi la vojaĝantojn pri la konduto sekvenda tuj post eniro en la nacia teritorio.

La prezidento emfazis la bezonon ankaŭ intensigi la hiegienajn regulojn en ĉiuj scenejoj, plu daŭrigi la enketon aktivan en la sanareoj kaj funkciigi la tele-laboron en ĉiuj laborejoj kie ekzistas kondiĉoj por tion fari.

Prenzentinte la aktualigon pri la situacio en la insulo, la ministro pri sano, José Ángel Portal, sciigis ke krom la tri kazoj informitaj dum la mateno de la 18-a de marto, oni konfirmis novan pacienton, temas pri kanada civitano, kiu eniris la insulon la pasintan 14-an de marto per rekta flugo el Kanado al la orienta provinco Holguín.

Oni konfirmis la bedaŭrindan forpason de la itala turisto kies situacio komplikiĝis dum la lastaj horoj.

Tiamaniere, la totalo de pozitivaj kazoj ĝis la 18-a de marto estis entute 11 kazoj. Estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia entute 356 pacientoj, el ili 101 eksterlandanoj kaj 255 kubanoj; dume oni observas ĉe la baza atento pri sano entute 26 415 personojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up