Kubo aspiras fermi la kurson 2019-2020 en ĉiuj universitatoj decembre.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-17 09:59:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Havano, sep 17 (RHK) La prioritato de la nuna etapo estas fini antaŭ la 30-a de oktobro la ekzercojn de la finstudado kaj tiel fermi la akademian kurson 2019-2020 en ĉiuj universitato de la lando antaŭ fino de decembro”, esprimis José Ramón Saborido Loidi, ministro pri supera edukado.

Laŭ raportas la retejo de tiu institucio, dum interŝanĝo per videokonferenco kun la universitat-rektoroj kaj ĝeneralaj direktoroj de la organoj de scienco, teknologio kaj novigado, la ministro klarigis ke por tio bezonatas apliki ĉiujn eblajn variantojn, kiuj ebligu realjustigi la temar-desegnon kaj garantii tiun procezon kvalite.

Same, oni klarigas ke ĝis nun oni garantias la preparon de studentoj de la 12-a grado por la enir-ekzamenoj al Supera Edukado. La ministro precizigis ke por la alvoko antaŭvidita por la 9-a de oktobro prezentiĝos studentoj de 12 teritorioj, kiuj reprezentas 67,3%  de la landaj aspirantoj.

Temas pri Guantánamo, Santiago de Cuba, Holguín, Granma, Las Tunas, Camagüey, Sancti Spíritus, Villa Clara, Cienfuegos, Mayabeque, Pinar del Río kaj la speciala municipo  Insulo de Junularo. Dume, por la studentoj de Havano, Artemisa, Matanzas kaj Ciego de Ávila, oni faros alian alvokon, kiam la epidemiologia situacio permesu tion realigi.

La ministro emfazis ke “estas tempo pensi kaj labori pli unuece en la kolektivoj por garantii kun kvalito novan skemon de la temaro cele al la venonta lerno-jaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up