Refirmigas Kubo ligojn kun siaj nacianoj eksterlande

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-18 13:18:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ernesto Soberón Guzmán 

Havano, nov 18 (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj konfirmis ĉi-marde ke la ĵusaj decidoj de la registaro por favori la revenon de la kubanoj, kiuj ne povis tion fari kaŭze de la Covid-19, firmigas la rilatojn de la insulo kun siaj nacianoj.

Dum gazetara konferenco okazinta en Havano, Ernesto Soberón Guzmán, ĝenerala direktoro pri konsulaj aferoj kaj kubanoj rezidantaj eksterlande, informis ke temas pri alia subtena decido al la civitanoj de la insulo, kaj tiucele oni ankaŭ aktualiĝas la gvidlivon de la vojaĝantoj.

Li reasertis ke, dume, daŭras la analiza procezo pri reguloj, kiuj povas estis favoraj jen en la nuna kunteksto kiel pri ĉio rilata al aktualigo de la  migra politiko, kaj ĉio pendanta, jam difinita, kiu siamomente povos esti aprobita.

Responde al demando pri la espero de la kubanoj rezidantaj en Usono, lige al la elekto de Joe Biden, li klarigis ke spite al kvarjara periodo de obstakloj de la nuna administracio, kiu klopodis trudi opinitendencon kvazaŭ ĉiujn elmigrintoj aprobus la punregulojn kontraŭ la insulo, la realo tute alias.

La kuba komunumo, laŭ oni povas konstati eĉ en la sociaj retejoj, esperas politiko-ŝanĝon, kiu ebligu normalan rilaton kun la origina lando kaj la familianoj, kio ĝis nun estas barita de la truditaj regulaĵoj de la administracio Trump. 

Li ankaŭ konfirmis ke la sanitaraj proceduroj establitaj celas preventi la kontaĝon de la familianoj kaj la kubanojn entute.Tiucele oni pledas por la respondeco de la vojaĝantoj plenumi la koncernajn regulaĵojn pri la Covid-19.

Soberón Guzmán ankaŭ emfazis ke tiuj ĉi decidoj kaj aliaj estontece, celas fortigi la rilatojn de la insulo kun siaj nacianoj eksterlande.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up