Usonanoj pledas por ĉesigo de la ekonomia sieĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-10 08:17:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Delegitaro el preskaŭ 150 usonanoj vizitantaj Havanon, estis kunvokitaj de la paca organizo “Code Pink”, kaj pledis por ĉesigo de la ekonomia sieĝo altrudata de Washington kontraŭ Kubo kaj por fermi la malliberejon usonan en la provinco kuba de Guantánamo.

La direktorino kaj fondinto de “Code Pink”, Medea Benjamin, klarigis dum gazetara konferenco ke tiu ĉi vojaĝo, baptita kiel “Al Kubo kun amo”, estis organizita de sia grupo depost la anonco pri starigo de diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Kubo por demonstri “la gravecon de tiu ĉi proksimiĝo”.

Ŝi konsideras ke la ekonomia sieĝo kontraŭ Kubo de antaŭ 54 jaroj estas “perforto” de siaj rajtoj kiel usona civitano pro la limigoj starigataj al la vojaĝoj kaj ke “tre gravas defii” tiun leĝon por ŝanĝi tiun politikon kiu estas “maljusta”.

Benjamin ankaŭ konsideris”nekredebla” ke la registaro de sia lando tenu Kubon en listo de landoj kiuj subtenas terorismon, ĉar ŝi scias ke Kubo estas fama tutmonde pro “ne eksporti terorismon, sed kuracistojn”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up