Kubo kaj Sudafriko esploras negoceblecojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-23 14:07:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Aŭtoritatuloj kaj entreprenistoj de Kubo kaj Sudafriko esploris negoceblecojn por fortigi la komercajn rilatojn, en la kunteksto de la oficiala vizito farita al Havano de la sudafrika vicprezidento, Cyril Ramaphosa, kun ampleksa delegitaro.

En forumo entreprenista okazinta inter ambaŭ landoj ĉi-semajne en la kuba ministerio pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Ramaphosa asertis ke tiu ĉi renkontiĝo kontribuos impulsi kaj diversigi la kunlaboron ekonomian al novaj sferoj de reciproka profito.

Laŭ informfontoj de la kuba komerca ĉambro, la delegitaro sudafrika, formita de reprezentantoj el la sektoroj de telekomunikado, sano, turismo, minado kaj aliaj industrioj, interesiĝis pri evoluigo de kontaktoj kun insulaj entreprenoj kaj bankaj institucioj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up