La prezidento de Kabo Verda alvenis al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-15 07:56:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jorge Carlos de Almeida Fonseca, prezidento de Kabo Verda alvenis al Kubo por plenumi oficialan viziton al la kariba insulo, kie li renkontiĝos kun la prezidento Raúl Castro.

Kubo kaj Kabo Verda ekrilatis ekde la proklamo de la sendependeco de tiu afrika lando, tio estas, 40 jaroj, esprimis la prezidento Almeida Fonseca alveninte al Havano, kaj emfazis ke estas “kunlaboro konstanta kaj espereble plifortiĝos en la estonteco en novaj formoj, ĉar estas multaj komunaĵoj inter ambaŭ landoj”.

La prezidento de Kabo Verda restos en Kubo ĝis vendrede kaj estis akceptita de Ana Teresita González Fraga, vicministro pri eksteraj rilatoj; li emfazis la celon plifortigi la rilatojn inter la du landoj kaj popoloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up