La kongreso de la komunista partio: rezultoj de la laborkomisionoj en la centro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-18 07:32:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La delegitoj kaj invititoj al la VII-a kongreso de la komunista partio de Kubo (PCC) debatos ĉi-lunde en plenkunsido la laborrezultojn  de la kvar komisionoj kiuj sesiis dum du tagoj.

La unua komisiono analizis la konceptigon de la ekonomia kaj socia modelo socialista, dum la dua fokusiĝis al la nacia plano de evoluigo ĝis la jaro 2030.

Siaflanke, la tria komisiono pritaksis la starigon de la gvidlinioj de la politiko ekonomia kaj socia kaj ties aktualigo por la periodo 2016-2021, kaj la kvara komisiono pritaksis la konkretigon de la laborcelaro de la organizaĵo surbaze de ilia Unua Konferenco okazigita en januaro de 2012.

Dum la vespero de tiu ĉi lundo oni prezentos, analizos kaj voĉdonigos la kandidataron de la centra komitato de la organizaĵo, kiu estos diskonigita ĉi-marde dum la lasta tago de la kongreso, kune kun la membroj de la politika buroo kaj la unua kaj dua sekretarioj.

Ĉi-dimanĉe la preskaŭ 1 000 delegitoj kaj 280 invititoj dediĉis parton de la tempo por analizi la centran raporton prezentitan al la Kongreso, dokumento kiun ili taksis ege bona kaj konsideris ke ĝi devus esti analizata en ĉiuj niveloj de la kuba socio.

La valora dokumento vokas nin al cerbumado, kiel esprimis Inés María Chapman, delegito de la orienta provinco Holguín, kiu taksis ĝin preciza kaj reala komuniko, ĉar atentigas nin pri la riskoj alfrontataj en la nuna procezo por aktualigi la kuban sociekonomian modelon.

Rilate la gvidliniojn,   efektiviĝis 116 intervenoj kaj estiĝis 52 proponoj, el kiuj 37 estis aprobitaj, laŭ informis Marino Murillo, membro de la politika buroo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up