Ekos debatoj kiel kontinueco de la 8a. kongreso de la komunista partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-24 13:50:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

.

Havano, maj 24 (RHK) La unua sekretario de la Komunista Partio, Miguel Díaz-Canel, anoncis, ke ĉi-semajne komenciĝos ciklo de kunvenoj por doni kontinuecon al la 8a. Kongreso de la organizo, okazinta pasintan aprilon.

En sia Tvitera konto li esprimis, ke kune kun la Sekretariejo de la Centra Komitato de PCC komenciĝos turniro tra la tuta lando, kiu havas sian komencpunkton en la okcidentaj provincoj Pinar del Río kaj Artemisa.

La ankaŭ prezidanto de la kariba nacio montris, ke ĉi tiu procezo permesos daŭre doni vivon al la evento de la kuba komunisma organizo kaj kune kun sia membraro pensi kaj agi por Kubo. "Ĉe la avangardo, la komunista partio," li aldonis.

Pasintan sabaton, dum videokonferenco kun 2 600 gvidantoj el la tuta lando, Díaz-Canel klarigis, ke kadre de ĉi tiu ciklo, li ankaŭ okazigos kunvenojn kun amasaj organizoj.

La unua sekretario de la PCC pledis por ke  la analizo de la interkonsentoj, ideoj kaj gvidlinioj de la 8a Kongreso  fariĝu spaco por serĉi manierojn plibonigi la metodojn kaj laborstilojn de tiu politika grupo, kaj antaŭenigi la plej larĝan demokration el ĝi mem.

Li insistis, ke la procezo estu interpretata kiel unueco kaj kontinueco, por kiuj la morala aŭtoritato de la partio estas fundamenta; same, la organizo devas doni pli da partopreno, labori kolektive kaj reprezenti la interesojn de la tuta loĝantaro, sen akcepti la disiĝon inter revoluciuloj.

Li alvokis al objektiva debato pri la dokumentoj de la partia kunveno, kiu atingos la bazojn en la venontaj tagoj; krome li emfazis la gravecon revigligi la laboron de la amasaj organizoj, konforme al iliaj historiaj funkcioj kaj la nuna kunteksto.

Díaz-Canel konsideris kiel kolonoj por laboro la informadikan procezon de la socio, subtenon en scienco kaj novigado por alfronti problemojn, kaj la uzon de komunikado.

Dume, aludante la politik-ideologian laboron, li emfazis, ke la membroj de la organizo kaj amaskomunikiloj devas esti la unuaj kritikantoj de la problemoj de Kubo kaj ĝustatempe elmontri la verojn por ne lasi spacon por falsaj novaĵoj.

La prezidento esprimis en Tvitero, ke tiamaniere komenciĝas alia semajno de intensa laboro en la kariba nacio kontraŭ Kovim-19 kaj la antaŭeniĝo de vakcinado, kontraŭ la blokado de Usono kaj la progreso de la ekonomio, kaj kontraŭ rutino kaj por la progreso de novigado.
 
Fonto: Prensa Latina


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up