Reciklado ankaŭ batalas kontraŭ la efikoj de la usona sieĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-22 10:16:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Mediprotektado estas ĉiam en la centro de pluraj agoj favore al la naturo. Unu el la agoj, kiuj grave influas la naturon estas reuzi kaj recikli. Kiel oni agas por pliigi la konscion pri la bezono reuzi kaj recikli en Kubo, spite al mankoj kiuj negative influas tiun ĉi branĉon?

Fakte, kontribuoj, defioj kaj potencialoj de la recikla industrio ankoraŭ estas konendaj en la insulo, kaj la aŭtoritatuloj de tiu ĉi sektoro konfirmis la gravecon respondi al la alvoko labori pri novaj politikoj, strategioj, rimedoj kaj agoj bazitaj sur pli granda kontribuo al la daŭrigebla progresado de la lando.

La  prezidanto de la Komerca Grupo pri Reciklado, raportis en televida elsendo, ke, meze de kompleksa tutmonda situacio pro la efikoj de la Kovim-19, pligravigita en la kazo de Kubo pro la intensigita usona blokado, la celoj estas anstataŭigi importojn.

Alia grava celo estas provizi enspezojn el eksportado en ĉi tiu sfero, en kiu partoprenas la 6 000 ŝtataj laboristoj de la industria laboristaro, kune kun  pli ol 4 000 gelaboristoj, kiuj laboras memstare.

Ĝenerale oni povas diri ke inter la ĉefaj kontribuoj de reciklado al la nacia ekonomio en la unuaj trimonatoj de 2021 ni povas atentigi pri la reakiro de 46.000 tunoj da recikleblaj ruboj, el tiuj,  35.000 da metalrubo kaj 11.000 da nemetalaj ruboj.

Reciklitaj ruboj iras rekte al altefikaj programoj, tio estas,  ili certigas provizon al strategiaj sektoroj de la ekonomio, inter ĉi tiuj feraj ruboj por produktado de ŝtalo kaj ĝiaj derivaĵoj por konstruado, kupraj ruboj uzataj en la fabrikado de kabloj por la elektro- energia programo, rubopapero kaj kartono por diversaj produktaĵoj, inter kiuj elstaras ovujoj, ene de la manĝa programo.

Oni ankaŭ klarigis, ke rezulte de la novaj rimedoj aplikitaj por fortigi la komercan sistemon kaj la antaŭenigon de novigado kaj disvolviĝo en la industrio, novaj praktikoj komencas esti enkondukitaj.

Tiamaniere, oni  solvas kompleksajn problemojn alfrontitajn de la organizo, kaj tio permesos en la mallonga kaj meza tempo, la pliiĝo de kontribuoj al la antaŭenigo de la cirkla ekonomio.

Do, jen kelkaj scioj pri kiel marŝas la recikla industrio en Kubo, ties progresoj kaj defioj ne nur por alfronti ekonomiajn problemojn, sed ankaŭ proktete al la medio.

Estas multaj defioj alfrontataj de la recikla industrio en Kubo, inter ili, la laŭpaŝa teknologia rekonvertiĝo kun  propraj rimedoj, ĉar en la lastaj jaroj teknologia malnoviĝo kaj la obstakloj truditaj de la nordamerika blokado malebligas aliron al rimedoj kaj financado por atingi pli bonan teknologion.

Tial la lando aprobis plurajn principojn, normojn kaj fundamentajn liniojn, kiuj konsistigas strategion por realigi recikladon en Kubo per la uzo de siaj propraj fortoj kaj rimedoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up