Efektiviĝas rigore la sanitara interveno en Kubo per la vakcina kandidato Abdala.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-13 17:38:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En aŭgusto 70%  de la kubanoj estos vakcinitaj 

Havano, maj 13 (RHK) Sub striktaj reguloj de sekureco, organizo, rigoro kaj disciplino efektiviĝas en Kubo la sanitara interveno aprobita de la Ministerio pri Publika sano per la vakcina kandidato Abdala.

Aprobita por apliki al grupoj kaj teritorioj je risko, kun prioritato por la sanlaboristoj kaj studentoj de medicino, bone evoluas la sanitara interveno per la distribuitaj dozoj tutlande flanke de la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB) , laŭ konfirmis ties direktorino Martha Ayala Ávila.

Pli ol 889 mil dozoj de la imunogeno estas aplikataj kun ĉiuj kondiĉoj kreitaj.

Raportoj pri la bona evoluo de la sanitara interveno jam fluas el la provincoj Matanzas, Pinar del Rio, Holguín, Camagüey, Villa Clara, Cienfuegos kaj Havano. Same okazas en la orientaj provincoj Granma, Guantánamo kaj Santiago de Kubo, kie antaŭe efektiviĝis la klinikaj provoj per Abdala.

Atestoj plenaj je optimismo estis kolektitaj en ĉiuj teritorioj, kiuj montras fidon kaj respondecon, tial ke oni devas daŭre prizorgi sin kaj plenumi ĉiujn epidemiologiajn regulaĵojn por eviti pliajn kontaĝojn.

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up