Aprobitaj novaj kvin politikoj kaj programoj rilate al la sociekonomia vivo de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-06 07:51:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ministra konsilantaro de Kubo aprobas novajn leĝojn kaj programojn

Havano, nov 6 (RHK) La Ministra Konsilantaro de Kubo aprobis 5 gravajn politikojn kaj programojn rilatajn al la sociekonomia vivo de la insulo, survoje al daŭra plenumo de la Strategio sociekonomia desegnita por rekuperiĝo, meze de la streĉa scenejo trudita de la Covid-19.

Temas pri la politikoj de industria evoluigo, de asekuroj kaj reasekuroj kaj de komercado de agrobrutaj produktoj, samkiel la programo de feraĵoj por redukti akvoperdojn.

Krome, oni aprobis du antaŭprojektojn de leĝoj pri organizo kaj funkciado de la provinca registaro de la popola povo kaj de la konsilantaro de municipa mastrumado.

En la kunsido, prezidita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, kaj gvidita de la ĉefministro, Manuel Marrero, oni ankaŭ prezentis kaj aprobis la Nacian Programon por antaŭenigo de la Virinoj, kiu devos iĝis kerno por evoluigi politikojn favorajn al la kubaninoj.

Ankaŭ estis aprobita la provinca skemo de teritoria ordigo de la orienta provinco Guantánamo; plus aliaj temoj rilate la evoluon de la ekonomio pasintseptembre.

La prezidento konsideris ke ni “devas transformiĝi de ĉi tie, de la ministra konsilantaro, en impulsantojn de ĉiuj laborkonceptoj, kiujn ni celas plu avancigi, fokusitaj en la VIII-a kongreso de la partio”.

Li aldonis ke tio signifas “produkti, servi, demarŝi diligente kaj atenti integre ĉiun problemon kaj situacion prezentotan enlande, en la teritorioj, ĉefe, tiuj rilataj al la problemoj de la loĝantaro.”

La ĉefa tasko, kiel ĝin difinis la generalo de armeo Raúl Castro, estas la ekonomio, kaj en ĝi, la impulso al ĉio rilata al la Strategio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up