Tago de la Tero Palestina: ĉesigu genocidon kaj apartigon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-30 09:26:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Fundación CAPP/ apogo al Palestino

Ĉiun 30an de marto, palestinanoj memoras la Tagon de la Tero.

Ĉi tiu 2024, la  rememoro  alprenas signifon de urĝeco kaj mobilizado, markita de la genocido, kiun dum la lastaj preskaŭ 6 monatoj la israela ŝtato faris en la Gaza Zono antaŭ la okuloj de la mondo,  kio metis internacian juron kaj la sistemon de Unuiĝintaj Nacioj en krizon.

La naskiĝo de tiu ĉi tago kuŝas en tio ke  la 30-an de marto 1976, la palestina loĝantaro vokis ĝeneralan strikon por protesti kontraŭ la sistema ŝtelo, kiun Israelo faris kaj daŭre faras en palestinaj landoj. Tiutage, sep junaj palestinanoj estis murditaj de la israelaj aŭtoritatoj.

Tiu ĝenerala striko vokita de la palestinanoj estis pro la konfisko de 21 000 dunumoj aŭ 2 100 hektaroj. La celo de Israelo estis kapti tiujn terojn kaj konstrui setlejojn por judaj setlantoj sur ili.

Verdire, ĉi tiu realaĵo daŭre estas aktuala, miloj da judoj vivas en kontraŭleĝaj setlejoj kaj la Internacia Komunumo nur rigardas alidirekten. La palestinanoj batalas ĉiutage por sia tero, tiutage estis sep junaj palestinanoj, kiuj estis murditaj de la israelanoj, sed kiom pli devas perei, por ke la Internacia Komunumo ĉesu rigardi alidirekten kaj kondamnu Israelon pro la farado de rasapartismo?

Ĉi tiu 30-a de marto estas nova datreveno de la Palestina Tera Tago, favora dato por denunci la eksproprieton fare de Israelo de la palestinaj teritorioj kaj la ekstermadan politikon antaŭenigitan de la invada Ŝtato.

Sendube  estas malĝoja kaj nigra tago por la homa specio kaj aparte por la  palestina popolo, sed ili ne perdas esperon reakiri siajn terojn.

Kaj kiel skribis la palestina poeto Mahmud Darwish:

Sur ĉi tiu tero estas io vivinda: la nedecidemo de aprilo, la odoro de pano ĉe tagiĝo, la opinioj de virino pri viroj, la skribaĵoj de Esĥilo, la unua fruktoj de la amo, la herbo sur la ŝtonoj, patrinoj starantaj sur fadeno de fluto kaj la timo kiun rememoroj inspiras en invadantoj.

Sur ĉi tiu tero estas io, kio meritas vivi: sur ĉi tiu tero estas la sinjorino de la tero, la patrino de komencoj, la patrino de finoj.

Ĝi estis nomita Palestino. Ĝi ankoraŭ nomiĝas Palestino.    

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up