Insulo de Rozoj: premioj David de Donatello 2021

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-07 10:10:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La premioj David de Donatello 2021 estis donitaj  por La Nekredebla historio pri Insulo de Rozoj.
 
Laŭ la informo, publikigita de la itala bulteno de Triesta Esperanto-Asocio, la premia ceremonio okazis la 11-an de majo 2021 en la Studio 5, Studioj RAI Fabrizio Frizzi kaj Oper-teatro en Romo, kaj estis dissendita televide per RAI 1.

Tri David de Donatello estis disdonitaj al:Stefano LEONI kaj Elisabetta ROCCA pro la plej bonaj videfektoj; al Matilda DE ANGELIS, kiel la plej talenta neprotagonista aktorino; kaj al Fabrizio BENTIVOGLIO, kiel la plej talenta neprotagonista aktoro.

Kiel sciate, la historio de la Insulo de la Rozoj disvolviĝis ekde la jaro 1968, kiam la bolonja inĝ. Giorgio Rosa konstruis etan platformon, je 11 kilometroj, tio estas, je 6 maraj mejloj for de la marbordo vid-al-vide al Rimini, kaj proklamis ĝian sendependecon.

La Esperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj estis rekonita de neniu Ŝtato; tamen dum ĝia mallonga vivo estis emisiitaj poŝtmarkoj kaj poŝtstampo kun la surskribo: Verda Haveno. La oficiala lingvo estis Esperanto, kompreneble.

Bedaŭrinde, en 1969, la insulo estis okupita kaj detruita de la italaj aŭtoritatoj.

Malgraŭ longa tempopaso, tiu historia fakto ne estis tute forgesita. Sufiĉas mencii, ke ekz. Walter Veltroni, politikisto, ĵurnalisto, reĝisoro, inspiriĝis el tiu ĉi okazintaĵo por verki romanon, kies titolo estas La insulo kaj la rozoj (2012).

La filmo estis dissendita de Netflix, direktita de Sydney Sibilia, juna reĝisorino. Krom la jam menciitaj, partoprenis aliaj prestiĝaj aktoroj, el kiuj Elio Germano kaj Luca Zingaretti.


Fonto: Bulteno de Triesta Esperanto-Asocio  Controluce, Portale d Cultura e informazione (web); Itala Esperanto-Federacio -www.esperanto.it.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up