Xi Jinping taksas Covid-19 la plej defia sanitara urĝo alfrontata de Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-24 09:15:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Xi Jinping, prezidento de Ĉinio

Beijing, feb 24 (RHK) La ĉina prezidento Xi Jinping esprimis ke la estiĝo de la kronviruso Covid-19 en la provinco Hubei estas la plej granda sanitara urĝo alfrontata la azia lando ekde ties fondiĝo kiel popola respubliko.

Dum kunsido en Pekino pri la kunordigo de la preventado kaj pli bona kontrolo de Covid-19, la ĉina ŝtatestro esprimis ke ĝi etendiĝis pli rapide, provokante pli vastan infektiĝon kaj pro tio estas la epidemio pli malfacile halgitebla.

Li asertis ke “la situacio estas kompleksa, temas pri krizo kaj ankaŭ granda defio por ni”.

La ŝtatestro aldonis ke etendiĝas pozitiva tendenco en la preventa kaj kontrola laboro de la viruso, kaj laŭ taksis la komunista partio en ties lasta kontrolo, ĉiuj operaciaj proceduroj estas oportunaj kaj la adoptitaj decidoj estas efikaj”.

La ŝtatestro elstarigis la bezonon kontroli la estiĝon en la urbo Wuhan en la provinco Hubei, kaj fari ĉion eblan por preventi etendiĝon de la epidemio en Beijing.

Li agnoskis ke la epidemio havos sekvojn konsiderindajn en la ekonomio kaj socio ĉina, kvankam precizigis ke la sekvoj estos je mallonga periodo kaj kontroleblaj, dum la “fundamentoj de la solida ekonomia kresko de Ĉinio je longa tempolimo restas senŝanĝaj, raportis South China Morning Post.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up