Sankta Lucio anoncas retiriĝon de la nomata Grupo de Lima

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-12 12:33:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alva Baptiste, ministro pri eksterlandaj aferoj  de Sankta Lucio

Castries, 12 aŭg (RHC) La ministro pri eksterlandaj aferoj de Sankta Lucio, Alva Baptiste, anoncis, ke lia lando planas retiriĝi de la tiel nomata Lima Grupo, kadre de la politiko de la nova registaro pri ne-enmiksiĝo en la aferojn de aliaj ŝtatoj.

Dum deklaro al la gazetaro, la diplomato asertis, ke Sankta Lucio "kongruos kun la oficiala pozicio de Caricom (Kariba Komunumo) pri neenmiksiĝo en la internajn aferojn de suverena ŝtato."

Li emfazis, ke la pozicio de sia registaro rilate al Venezuelo estos restarigi diplomatiajn kaj fratecajn rilatojn inter la du landoj, do "kun tuja efiko ni retiriĝos  de la Lima-Grupo".

La funkciulo memorigis, ke Venezuelo solidaris kun Sankta Lucio kiam ili spertis la impostan krizon de 2011, donante helpon en la edukaj kaj infrastrukturaj sektoroj.

Ĉi tiu deklaro aldoniĝas al tiu eldonita de la ĉefministro de Sankta Lucio, Philip J. Pierre, kiu indikis la 7an de aŭgusto, ke "kiel lando, ni kredas, ke ni estas amikoj, kaj ke ni ne devas enmiksiĝi en la internajn politikojn de alia lando.”

"Ni respektas la politikojn de ĉiuj landoj. Ni ne emas esti malamikoj kun iu ajn lando," diris Pierre, kiu aldonis, ke ili volas daŭrigi la amikecon, kiun ili havis kun Venezuelo, "antaŭĝojante havi bonajn tempojn."

La tiel nomata Lima Grupo kreiĝis en 2017 por interveni en la internajn aferojn de Venezuelo. Ĝis nun Argentino, Bolivio kaj Meksiko retiriĝis de ĉi tiu intervenisma iniciato, dum Peruo kaj Sankta Lucio anoncis sian foriron.


Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up