Ratifas Palestino sian rajton starigi propran rajton sen peti permeson de Israelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-25 12:18:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ramallah, aŭg 25  (RHK) La palestina ministro pri civilaj aferoj Husejn al la Ŝejko certigis, ke la starigo de ŝtato por lia popolo ne bezonas la permeson de la israelaj okupaciaj trupoj.

Sur sia Fejsbuka-paĝo, la ankaŭ membro de la Centra Komitato de la partio Fatah emfazis, ke Orienta Jerusalemo estas la ĉefurbo de Palestino.

La vortoj de Al-Ŝejko venas horojn post la deklaroj de la israela ĉefministro Naftalí Bennett, kiu agnoskis la unuan fojon post la enoficiĝo en junio, ke li neniam subtenos la kreon de palestina ŝtato.

Konata pro siaj dekstraj kaj ultranaciismaj pozicioj, la estro de la partio Yamina taksis en intervjuo kun la usona ĵurnalo The New York Times, ke ne estos solvo al la konflikto en antaŭvidebla estonteco.

Plejparto de la internacia komunumo subtenas la kreon de palestina ŝtato, kiu inkluzivas Cisjordanion kaj Gaza-strion, kun sia ĉefurbo en Orienta Jerusalemo.

Tiuj teritorioj estis okupitaj de Israelo dum la milito de 1967 kaj de tiam ĝi nur retiriĝis de la marborda enklavo de Gaza, loĝata de pli ol du milionoj da homoj, kvankam ĝi subtenas striktan blokadon sur la areo.

Laŭ oficialaj palestinaj datumoj, la aŭtoritatoj de Tel-Avivo konstruis pli ol 31 000 domojn en la 144 kolonioj situantaj en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo ekde 2004 kaj starigis pliajn 139 antaŭpostenojn por estontaj setlejoj.

La nombro de kolonianoj kreskis de 415.000 antaŭ 17 jaroj al 660.000 en 2019, malgraŭ la malakcepto de la internacia komunumo kaj la rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN.

 

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up