Brazilo invitos cent observantojn al la elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-18 17:08:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, maj 18 (RHK)- La prezidanto de la Brazila Supera Elekta Kortumo (TSE), Luiz Edson Fachin, diris, ke li celas inviti pli ol 100 internaciajn observantojn por la ĝeneralaj elektoj okazontaj la venontan oktobron.

"Nia celo estas havi pli ol 100 internaciajn observantojn dum la balotprocezo en Brazilo," diris Fachin en la evento Demokratio kaj Elektoj en Latin-Ameriko kaj la Defioj de Elektaj Aŭtoritatoj.

La ministro komentis, ke ekde la komenco de majo li insistas certigi la alvenon de eksterlandaj specialistoj por agi kiel voĉdonrajt-kontrolistoj.

Laŭ lokaj amaskomunikiloj, la ekstremdekstra prezidento, Jair Bolsonaro, kiu kandidatiĝos por reelekto en la venonta voĉdono, kontraŭas la iniciaton, eĉ premante la Palacon Itamaraty, sidejon de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, por malhelpi la sendon de invitoj.

Fachin ankaŭ anoncis la kreadon de reto por garantii la alvenon de observantoj el Eŭropa Unio en la landon.

Lia intenco estas "garantii la alvenon al Brazilo, antaŭ kaj dum la elektoj, ne nur de la menciitaj organizaĵoj, sed ankaŭ de eŭropaj aŭtoritatoj kaj  tiuj de aliaj kontinentoj interesitaj deproksime sekvi la brazilan balotprocezon la venontan oktobron".

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up