Ministeria renkontiĝo de la Deknaŭa MNAL-Pintkunveno komenciĝas en Ugando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-17 10:21:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ministeria Kunveno de Movado de Ne Aliancitaj Landoj

Kampala, jan 17 (RHK) Komenciĝis hodiaŭ la Prepara Ministeria Kunveno por la Deknaŭa Pintkunveno de la Movado de Nealiancitaj Landoj (MNAL).

En la kunveno, sudafrika eksterafera ministro Naledi Pandor alvokis la unuecon de la grupo por postuli urĝan reformon de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Pandor emfazis en sia parolado dum la malfermo, ke prospera kaj paca mondo ne povas esti atingita sen reformo de la tutmonda regado-sistemo por igi ĝin trafa. La ministra kunveno de la MNAL-pintkunveno okazas ĉe la Speke Kunvenhalo, situanta sude de ĉi tiu ĉefurbo.

La kunvenoj de ministroj pri eksteraj aferoj de NAM finiĝas morgaŭ, ĵaŭdon, kaj devas prepari la kondiĉojn por la Pintkunveno de ŝtatestroj kaj registaroj, kiu komenciĝas la venontan vendredon kaj fermiĝas sabate.

Fine de la Pintkunveno, la prezidento de Ugando, Yoweri Museveni, fariĝos la nova estro de la grupo, loko tenita ekde 2019 de sia azerbaĝana ekvivalento, Ilham Aliyev.

La MNAL konsistas el 120 landoj: 53 el Afriko, 39 el Azio, 26 el Latin-Ameriko kaj Karibio kaj du el Eŭropo. Ankaŭ 17 nacioj havas observan statuson.

La membroŝtatoj reprezentas preskaŭ du trionojn de la membroj de UN kaj 55% de la monda loĝantaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up