Partoprenis Díaz-Canel kundison de la registara grupo subtene al la ĉefurbo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-25 07:39:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Registara laborgrupo subtene al Havano

Havano, 25 jun(RHK) La prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, Miguel Díaz-Canel gvidis kunsidon de la registara grupo subtene al la ĉefurbo, kie oni pritaksis esencajn temojn por evoluigo de la urbo.

Pri la interkonsentoj adoptitaj en antaŭaj kunsidoj, raportis Reynaldo García Zapata, prezidanto de la provinca asembleo de la popola povo. Interalie, li elstarigis la gravecon de ekipaĵoj kaj pecoj por reagi al la programo de revigligo de liftoj, kompletigi la brigadojn de stratriparoj, aĉeti materialojn por certigi la riparadon de altaj domoj kaj la situacio pri la produktado de farbo.

Aliaj temoj koncernis al la funkciado de la programoj pri loĝkonstruado kaj la merkatoj por vendi la necesajn materialojn, kiuj suferas pro manko de disciplino kaj malordo. Oni emfazis ke pri tio la aŭtoritatuloj devas serioze atenti por eviti malŝparon de la rimedoj.

Dum la kunsido oni ankaŭ prezentis la planon de agadoj por la somero, kiu havos kiel centron la komunumojn kaj kvartalojn, profitante la potencialojn ekzistantajn.

La parlamentestro, Esteban Lazo, asertis ke la ĉefa defio estas transformi la socian konsciencon de la civitanaro, kiu evidentiĝu en la atento al ĉio riparita aŭ konstruita, ĉar la festo de la 500-jariĝo de Havano estas por ĉiuj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up